Wesertal | |||||||
| |||||||
![]() | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
neurba komunumo de Germanio | |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Hesio | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Kaselo | ||||||
Distrikto | Distrikto Kassel | ||||||
Urborajtoj | - | ||||||
Telefona antaŭkodo | 05571, 05572, 05574 | ||||||
Poŝtkodo | 34399 | ||||||
Aŭtomobila kodo | KS, HOG, WOH | ||||||
Oficiala Municipokodo | 06633030 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Cornelius Turrey (SPD) | ||||||
Adreso de la administrejo | In der Klappe 1a, 34399 Wesertal | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 5110 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 51° 36′ N, 9° 36′ O (mapo)51.69.6Koordinatoj: 51° 36′ N, 9° 36′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 119 m | ||||||
Areo | 52,65 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.gemeinde-wesertal.de/ | ||||||
Wesertal - prononco [VE:zata:l:] - estas komunumo en Germanio, ekestinta komence de la jaro 2020 el la antaŭe najbaraj komunumoj Wahlsburg kaj Oberweser. La nomo Wesertal jam estas klara aludo al tio ke la komunumo situas borde de la rivero Weser. La loĝloko(j) troviĝas en la distrikto Kassel de la federacia lando Hesio, kaj apartenas al la distriktaro Kaselo, la norda triono de la federacia lando. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 5110 loĝantojn. Wesertal havas areon de 52,59 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 97 loĝantoj/km². Al la komunumo interalie apartenas la loĝlokoj Gieselwerder, la administra sidejo, kaj Lippoldsberg.
La nova komunumo je tri kvaronoj limas al la najbara federacia lando Malsupra Saksio kaj krome nur sudokcidente limas al la vasta arbaro Reinhardswald - al aliaj komunumoj de Hesio ne estas rektaj limoj. Sed la komunumo Reinhardshagen situas iom pli sude, kaj la komunumoj Bad Karlshafen, Hofgeismar kaj Trendelburg iom pli okcidente, trans la arbaro.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la nova komunumo Wesertal (germane)


|