Werner Schinko | |
---|---|
2009 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1929 en Kořenov |
Morto | 5-an de julio 2016 (86-jaraĝa) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio • Germana Demokratia Respubliko |
Okupo | |
Okupo | ilustristo • pentristo • fotisto • grafikartisto |
Werner SCHINKO (naskiĝinta la 4-an de oktobro 1929 en Kořenov, mortinta la 5-an de julio 2016 en Röbel[1]) estis germana pentristo kaj grafikisto. En GDR li nombriĝis inter la plej gravaj libro-ilustristoj.
Vivo
La filo de tajloristo frekventis ekde 1935 la bazlernejon en sia naskiĝurbo. Ĉe la Ŝtata faklernejo pri juvelaĵindustrio en Jablonec nad Nisou li ekigis trejnadon kiel vitropentristo en la jaro 1943-a. En aprilo 1945 li rekrutitis ĉe Volkssturm sed ne plu devis batali. Post la Dua mondmilito li kontraŭleĝe forpelitis de sia hejmlando. En 1946 li venis al Röbel/Müritz kie li laboris unue kiel tornisto.
Studoj kaj specialistiĝo
Inter 1950 kaj 1955 li studis ĉe la Arta altlernejo de Berlin-Weißensee ĉe la instruistoj Werner Klemke, Ernst Rudolf Vogenauer kaj Ernst Jadzewski. Por bakalaŭriĝi li faris serion da lignaj gravuraĵoj por la verko Kein Hüsung de Fritz Reuter. En 1955 li revenis al Röbel kie li daŭre estis liberprofesia grafikisto.
Lia porbakalaŭriĝtezo ebligis membrecon en la "Ligo de plastikaj artoj". Li iĝis libro-ilustranto por la Eldonejo Hinstorff kaj faris inter 1959 kaj 1989 pli ol 100 librojn, inter kiuj 30 pri malaltgermana literaturo kaj porjunulaĵoj. En 1962 li eklaboris por la gazeto Die Unterstufe por kiu li faris ĝis 1996 pli ol 300 bildojn titolajn.
Inter 1958 kaj 1987 li daŭre estis partopreninto de "Artoekspozicio de GDR". Post la Turniĝo li partoprenis ofte en Worpswede ĉe surloka artista kolonio. En 1996 li elmontris verkojn en la Rameau-Palaco de Lillo kaj en la Malnova burso de Amsterdamo.
La Societo Fritz Reuter, kies honoran leteron Schinko ricevis, eltrovis en 1997 ke la polico sekreta Stasi vane varbis Schinko-on por observi la klubon. En 2004 la societo denove dankis Schinko-on por lia laŭdenda sinteno honesta malkunlaborema.
Honoroj
- 1968 Fritz-Reuter-artpremio de la Distrikto Neubrandenburg
- 1964 Erich-Weinert-Medaille
- 1999 „Ehrenbrief“ de la Societo Fritz Reuter
- 2010 Civitaneco honora de la urbo Röbel
Ilustraĵoj libraj (elekto)
Schinko illustrierte unter anderem:
- Leonid Pantelejew: Der tolle Ritt und andere Erzählungen.
- Albert Burkhardt: Das Riesenschiff. Sagen, Märchen und Geschichten aus Mecklenburg. ISBN 3-7421-0225-7.
- Kurt David: Beenschäfer. (= Die kleinen Trompeterbücher. 45). Kinderbuchverlag Berlin
- Milos Zapletal: Der Pfad des Mutes. Postreiter, Halle 1990, ISBN 3-7421-0318-0.
- Johann Diedrich Bellmann: Paradiestiet. Hinstorff, Rostock, ISBN 3-356-01015-8.
- Poul Pedersen: Kein Platz für John B. Hinstorff, Rostock
- Fritz Reuter: Abendteuer des Entspekter Bräsig, bürtig aus Meckelborg-Schwerin, von ihm selbst erzählt. (= De lütt Bökerie). 2. Auflage. Hinstorff, Rostock 1990, ISBN 3-356-00017-9.
- Mit Rudolf Tarnow dörch't Johr. Hinstorff, Rostock, ISBN 3-356-01066-2.
- Günter Ebert: Mein Onkel Odysseus. Der Kinderbuchverlag, Berlin
- Die Freundschaft zwischen Fuchs und Wolf. Sorbisches Märchen. Domowina-Verlag, Budyšin.
- Egon Schmidt: Der Storch von Landow. (= Die kleinen Trompeterbücher. 20). 1979.
- Angelika Heim: Lübeck: Innenansichten. Hinstorff, ISBN 3-86167-036-4.
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Werner Schinko en la germana Vikipedio.
Referencoj
Literaturo
- Werner Schinko: „Bilder des Nordens“. Mit 240 Abbildungen und Texten von Raimund Hoffmann und Werner Schinko. Ed. Morizaner, Waren 2011, ISBN 978-3-941803-03-9.
- Werner Schinko: „Mecklenburg ist meine Heimat geworden“. Der Maler und Grafiker Werner Schinko lebt seit mehr als 60 Jahren in Röbel an der Müritz. In: Nordkurier. 27. April 2009, S. 25.
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Werner Schinko en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Werner Schinko ĉe Galerie z-Art
- Laŭdoprelegon okaze de aljuĝo de la honora civitaneco