Weisslingen
Blazono de Weisslingen
Preĝejo de Weisslingen
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
DistriktoPfäffikon
Koordinatoj 47° 25′ 58″ N  45′ 51″ O / 47.43278 °N, 8.76417 °O / 47.43278; 8.76417 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 58″ N  45′ 51″ O / 47.43278 °N, 8.76417 °O / 47.43278; 8.76417 (mapo)
Nombro de loĝantoj3105
Areo12,81 km²
Alteco576 m super marnivelo
Poŝtkodo8484
Komunumkodo0180
Mapo de Weisslingen

Weisslingen estas komunumo en la distrikto Pfäffikon, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 3105 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Sunsubiro en Weisslingen

Weisslingen situas en la Zurika Oberlando sur altaĵo, kiu estas akvodislimo inter la valoj de la riveroj Töss kaj Kempt. Al Weisslingen apartenas krom la ĉefvilaĝo mem ankaŭ la setlejoj Dettenried, Lendikon, Theilingen, Neschwil kaj Schwändi.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Weisslingen limas en nordo al Kiburgo, en nordoriento al Zell, en oriento al Wildberg, en sudo al Russikon, kaj en okcidento al Illnau-Effretikon.

Trafiko

Weisslingen atingeblas de la distriktĉefurbo Pfäffikon ZH per la buslinio 832 kaj de la urbo Illnau-Effretikon per la buslinio 640 de la Zurika Trafik-Unio.

Historio

Unua skriba mencio de Weisslingen kaj la setlejo Theilingen datiĝas de la 10-a de septembro 745 kiam Landbert de la familio Landolt-Beta fordonacis bienojn Hwisinwan (Weisslingen) kaj en Tekilinwanc (Theilingen) verschenkte. Iu Otger transskribis sian hereditan havaĵon en Wizinwanc (Weisslingen) kaj Techilinwanc (Theilingen) la 22-an de decembro 764 al la Monaĥejo Sankt-Galo. Proksimume je la jaro 1000 estis konstruita la Kastelo Weitherburg en Weisslingen. Ek de la jaro 1218 troviĝis sub regado de la Grafoj de Kiburgo kaj poste de la Habsburgo. En la jaro 1452 ĝis la Helveta Revolucio la voktoj de la urbo Zuriko regis en Weisslingen.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.