Wei Jingsheng | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
魏京生 | |||||
Naskiĝo | 20-an de majo 1950 (73-jaraĝa) en Pekino | ||||
Loĝloko | Pekino • Nov-Jorko • Vaŝingtono vd | ||||
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio vd | ||||
Alma mater | Liceo Filiiĝinta al Ĉina Popola Universitato vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | homrajta aktivulo • verkisto vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Wei Jingsheng (ĉine 魏京生; 20-an de majo 1950) estas unu el la plej gravaj politikaj disidentoj de la Popola Respubliko de Ĉinio. Pro lia agado por la demokratio oni sendis lin en prizonon kaj trudlaborejojn de Ĉinio. Tie li plenumis 17 jarojn, ekde 1997 li vivas en Usono, kie li plu agadas por demokratiigo de Ĉinio.
Liaj gepatroj estis fidelaj komunistoj, lia patro laboris en ministerio pri eksteraj aferoj kaj havis kontaktojn kun la supra gvidantaro de la ŝtato kaj la partio. Lia patrino agadis kiel partia komisiito en la industria branĉo. La familio vivis en komplekso, kie vivis nur partianoj. Wei Jingsheng estis la plej aĝa inter la geinfanoj, vizitis elitajn lernejojn kaj iĝis maoisto.
Kiam la Kultura revolucio de Mao Zedung en 1966 komenciĝis, Wei aĝis 16 jarojn. Wei entuziasme agadis en la Ruĝa Gvardio kaj vizitas la provincon, kie li ekkonis la kamparanojn, suferantajn la komunistan subpremon. Post lia reveno, Wei aliĝas al Unuiĝinta Agada Komitato, grupo de membroj el la Ruĝa Gvardio, kiuj kontraŭis la politikon de Jiang Qing. La malpermeso de tiu organizo kondukas al aresto de Weis en 1967. Lia patrino estis kulpigita kiel klas-malamiko. Kiam ŝi malsaniĝas je kancero, oni rifuzas al ŝi medicinan traktadon.
Li fuĝas en 1968 al parencoj en Anhui, kie li aŭdas pri la grandega malsatego dum la „Granda salto antaŭen“. Wei en 1970 mem iĝas membro de la liberiga armeo, sed post 2 jaroj forlasas la armeon kaj laboras kiel elektristo en la Pekina Zoo.
Lia vera luktado por demokratio komenciĝis fine de 1978, kiam li postulis en artikolo demokration. La mallonga libera opinilibero daŭris nur ĝis 29-a de marto, kiam la polico arestis lin kaj oni juĝis lin je 15-jara prizono. Spite al la internaciaj protestoj, li restis en prizono, kie ne estis freŝa aero kaj taglumo. Lia sano malboniĝis, li perdis la dentojn kaj ekhavis korproblemojn. Liaj prizonaj cirkonstancoj pliboniĝis nur en 1984, sed denove malpliboniĝis post 1989, kiam la ĉina registaro translokigas lin en nova trudlaborejo en orienta Ĉinio, post la masakro sur la Tiananmen-placo. Li komencas malsat-strikon kaj oni mildigas la kondiĉojn.
Ĉar Ĉinio kandidatis en 1993 por la Someraj Olimpikoj de 2000, oni liberigas Wei Jingsheng duonjaron pli frue.
Ĉar li plu agadis por la demokratiigo, oni arestas lin la 1-an de aprilo 1994 kaj estis juĝita je 14-jara prizono la 21-an de novembro 1995. Li estis liberigita la 16-an de novembro 1997, post renkontiĝo de Jiang Zemin kaj Bill Clinton. Li tuj iris al Usono, kie li agadas plu kontraŭ la ĉina registaro.
Li fondis Overseas Chinese Democracy Coalition (OCDC), Wei Jingsheng Foundation. Li ricevas en 1998 kun Wang Dan distingon de la usona kongreso.
Literaturo
- Sophia Woodman: Biography of Wei Jingsheng.
- Shan Shan Wei-Blank, Urban Hsü, Thomas Weyrauch: Wei Jingsheng. Reinbek bei Hamburg 1995
- Hero file Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine