La Warren-pokalo estas antikva arĝenta romia pokalo dekoraciita kun du reliefaj bildoj pri samseksema anusa seksumado. Ĝi akiris tiun nomon de sia unua moderna posedanto, la kolektanto kaj verkisto Edward Perry Warren, kiu aĉetis ĝin en 1911 de komerciisto de Jerusalemo. La vendisto diris, ke la objekto estis trovita kune kun moneroj de la tempo de la Julio-Klaŭdia Dinastio (1-a jarcento p.K.). Ekde 1999 la pokalo apartenas al la Brita Muzeo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.