Wargnies-le-Petit | |
---|---|
| |
komunumo en Francio • limurbo | |
| |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Quesnoy-Ouest |
INSEE kodo | 59640 [+] |
Poŝtkodo | 59144 |
Kodo laŭ INSEE | 59640 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ino Geneviève Porez 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 711 (1 999) |
Loĝdenso | 136 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°17′46″N 3°40′29″O / 50.29611°N, 3.67472°O (mapo) Koordinatoj: 50°17′46″N 3°40′29″O / 50.29611°N, 3.67472°O (mapo) |
Alto | 73 m - 130 m |
Areo | 5,22 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Wargnies-le-Petit [+] | |
Wargnies-le-Petit estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 711 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
Wargnies-le-Petit estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge, okcidente de la forsto Mormal.
La vilaĝo Wargnies-le-Petit troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Wargnies-le-Petit etendiĝas sur 5,22 km².
Administrado
Wargnies-le-Petit apartenas al la kantono Quesnoy-Ouest, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.