Wanda Rutkiewicz | |
---|---|
![]() Wanda Rutkiewicz, 1968 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de februaro 1943 en Plungė |
Morto | 13-an de majo 1992 (49-jaraĝa) en Kangchenjunga |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Wrocław University of Science and Technology • Maria-Magdalenen-Gymnasium |
Okupo | |
Okupo | montgrimpanto |
Wanda RUTKIEWICZ-BŁASZKIEWICZ (jen pole, litove Vanda Rutkevič, naskiĝis la 4-an de februaro 1943 en Plungė, Litovio, pereis la 13-an de majo 1992 sur deklivoj de Kangchenjunga en Himalajo) estis pola montgrimpistino kaj himalajistino, laŭ profesio elektronikistino. Unu el la plej konataj polinoj de la monda himalajismo. Kiel la tria virino en la mondo kaj la unua eŭropanino surgrimpis Ĉomolungmon, la plej altan montopinton de la Tero, kaj kiel la unua virino - la pinton K2.

Kangchenjungala suda vido flanke de Nepalo
La sportaj atingoj
- 1978 - Ĉomolungmo
- 1985 - Nanga Parbat
- 1986 - K2
- 1987 - Shisha Pangma
- 1989 - Gaŝerbrum 2
- 1990 - Gaŝerbrum 1
- 1991 - Ĉo Oju
- 1991 - Anapurno 1
- 1992 - Kangchenjunga (duba)
Literaturo
- Ewa Matuszewska, "Uciec jak najwyżej. Nie dokończone życie Wandy Rutkiewicz" (Fuĝi kiel plej alten. Ne finita vivo de Wanda Rutkiewicz), Wydawnictwo Iskry 2001.
- Janusz Kurczab, Leksykon polskiego himalaizmu (Leksikono de pola himalajismo), Warszawa. Agora SA – Biblioteko de Gazeta Wyborcza, 2008, p. 110-111, serio: Polskie Himalaje (polaj Himalajoj). ISBN 978-83-7552-383-6.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Montoj kaj alpismo: Wanda Rutkiewicz
- "Ĉiu homo en la vivo estas konkeronta sian Ĉomolungmon"
- www.mountainzone.com- 1982 K2 Expedition Report
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.