Walther Seidner | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 15-an de marto 1938 | |
Morto | 26-an de aŭgusto 2018 (80-jaraĝa) | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | germana • hungara • rumana vd | |
Ŝtataneco | Rumanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo • verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Walther Gottfried SEIDNER, naskiĝinta la 15-an de marto 1938 en Sibio, mortinta la 26-an de aŭgusto 2018[1]) estis pastoro kaj germanlingva verkisto el Transilvanio.
Vivo
La filo de lignaĵisto studis evangelian teologion ĉe la altlernejoj de Kluĵo kaj Sibio. Lia unua deĵorloko estis ek de la 1962-a jaro Sângeorzu Nou, poste li fariĝis paroĥestro en Rusciori por la daŭro de 14 jaroj. Finfine ekde 1982 ĝis la emeritiĝo (2008) li estis laboranta en Slimnic.
En Rumanio oni konis tiun humanisme pensantan pastoron kaj esperantiston ĉefe pro liaj humurplenaj rakontoj, ofte abundantaj per filozofio kaj vortludoj. Krome pro multaj teatraĵoj, skribitaj kelkfoje ankaŭ en la dialekto de la transilvaniaj saksoj.
Verkoj (elekto)
- Sherlock Honnes; Det Ärfstäck (teatraĵoj verkitaj en la loka dialekto)
- Eheliche Feuerwehr und andere Brandreden, Eldonejo Inteltipo, Sibio 1998
- Auf Wolke Sieben7Bürgen ... ; Paradies in der Hölle ; ... gute Nachtgeschichten, Eldonejo Honterus, Sibio 2007
Eksteraj ligiloj
- Intervjuo kun la verkisto okaze de lia 70-a naskiĝtago. germane
- Seidner, ŝerce Voltaire von Stolzenburg, prezentata de Hannelore Baier. Arkivigite je 2011-12-23 per la retarkivo Wayback Machine germane
- Recenzo de zajdnera libro. germane
- Intervjuo en la gazeto Siebenbürger Zeitung en la jaro 2015, kiam Seidner forlasis Slimnic. germane
Notoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.