Walter Veltroni | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Walter Veltroni | |||||
Naskonomo | Walter Veltroni | ||||
Naskiĝo | 3-an de julio 1955 (68-jaraĝa) en Romo | ||||
Lingvoj | itala • slovena vd | ||||
Ŝtataneco | Italio vd | ||||
Partio | Demokrata Partio • Italian Communist Youth Federation • Itala Komunista Partio • Partio Demokratia de Maldekstro • Demokratoj de Maldekstro vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Vittorio Veltroni vd | ||||
Patrino | Ivanka Kotnik vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Parencoj | Ciril Kotnik vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • verkisto • ĵurnalisto • filmreĝisoro • filmkritikisto vd | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo • Romo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Walter VELTRONI ([valter veltroni]; naskiĝis la 3-an de julio 1955 en Romo) estas itala politikisto. Li estis sekretario de la tiama itala maldekstra politika partio Maldekstraj Demokratuloj de 1998 ĝis 2001.
Li estis urbestro de Romo, gajninte la urban baloton en 2001 kaj duafoje en 2006; fine de 2007 li tamen demisiis, kaj la 27-an de junio 2007 li kandidatiĝis kiel estro de la starigota itala Demokrata Partio.
Li iĝis la unua estro de la nova partio, kaj demisiis la 17-an de februaro 2009 post vico da malsukcesaj regionaj balotoj, laste en Sardio, kie la maldekstra kandidato Renato Soru malgajnis baloton kontraŭ la dekstra kandidato (kaj ekde tiam regiona prezidento) Ugo Cappellacci.
Lia patro, Vittorio Veltroni, estis fama direktanto de RAI (itala nacia televido) en la 1950-aj jaroj; li mortis kiam Walter nur estis unujarulo.