Walter Madarassy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Machovits Walter |
Naskiĝo | 8-an de novembro 1909 en Budapeŝto |
Morto | 5-an de marto 1994 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • medalisto |
Walter Madarassy [madaraŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Madarassy Walter estis hungara medalisto, skulptisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Machovits [mahoviĉ].
Walter Madarassy [1] naskiĝis la 8-an de novembro 1909 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de marto 1994 en Budapeŝto.
![](../I/K%C3%A9v%C3%A9z%C5%91k_domborm%C5%B1_G%C3%B6d%C3%B6ll%C5%91n.jpg.webp)
![](../I/Woman_with_jugs_by_Walter_Madarassy_(1961)_in_Keszthely%252C_2016_Hungary.jpg.webp)
Biografio
Walter Madarassy frekventis industriartan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Hungara Belarta Altlernejo en 1936. Liaj plej gravaj instruistoj estis Elemér Fülöp, Aladár Fáy, Lajos Mátrai, Imre Simay, József Reményi kaj István Szentgyörgyi (skulptisto). Li ricevis [[stipendiojn en la jaroj 1933-1934 kaj 1939. Li studvojaĝis en 1938 kaj 1962 en Italio, en 1960 en Grekio, en la sekva jaro en Sovetunio kaj Okcidenta Germanio. En 1953 li ekinstruis en la Industriarta Altlernejo. Li ricevis 7 premiojn inter 1930-1979.
Elektitaj solaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1979, 1990, 1992)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1945, 1947, 1952, 1960, 1968, 1973, 1994)
- Parizo (1949, 1957)
- Arthalo Budapeŝto (1950-1955, 1959, 1966, 1968, 1978)
- Miskolc (1957
- Venecia Bienalo, Antverpeno (1958)
- Pécs (1964, 1971)
- Székesfehérvár (1966)
- Szeged (1973, 1975)
- Nyíregyháza (1996)
Elektitaj skulptaĵoj
- ornamskulptaĵo de fontano en Vác
- Mihály Munkácsy en Budapeŝto
- Oszkár Wellmann en Budapeŝto
- Vilmos Zlamál en Budapeŝto
- Reliefo pri Akseli Gallen-Kallela
- Reliefo pri Panonio
- Reliefo pri Ferenc Pethe en Gödöllő
Elektitaj medaloj
- Ferenc Kölcsey (1928)
- Buda Recuperata (1936)
- Ignaz Semmelweis (1969)
- Bertalan Székely
- Virágos Budapest