Walter Francini | |
---|---|
Brazila esperantisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-a de junio 1926 en San-Paŭlo |
Morto | 3-a de majo 1996 en San-Paŭlo |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Walter Augusto FRANCINI [vaŭter aŭgustŭ fransinj] (naskiĝis en la 3-a de junio 1926, en San-Paŭlo, kaj mortis en la 3-a de majo 1996, en la sama urbo) estis brazila ĵurnalisto kaj esperantisto. Li verkis originalajn verkaĵojn, tradukis multe da verkoj en Esperanton kaj abunde informis kaj propagandis pri la Internacia Lingvo. Li aktivis en la grava bonfara organizaĵo Legio de Bona Volo, i.a. ankaŭ por Esperanto.
Ĝis sia 33-jaraĝo Francini ne akceptis Esperanton, tial ke dum sia universitata tempo lerta profesoro, kiun li tre estimis, diradis, ke artifikaĵoj ne prosperas sur la lingva kampo. Tamen en 1959 li lernis Esperanton kun Erlindo Salzano en la urbo Porto Ferreira, kie Francini estis gimnazia instruisto. Poste li loĝis kaj propagandis Esperanton en São Carlos.
Walter Francini poste instruis Esperanton kaj estis delegito pri Edukado kaj Homaranismo dum preskaŭ 30 jaroj.
Verkoj
- Doutor Esperanto (1973)
- Esperanto sen antaŭjuĝoj (1978)
- Paroloj al miaj gefiloj
- Paroliga Kurso
- Brazilo: ĉu paradizo de Esperanto?
- Trobo meritas internaciigon
- Soldato de Kristo
- Troboj
Eksteraj ligiloj
- Esperanto sen antaŭjuĝoj, reta versio
- Walter Francini, ĉe OLE