Walter Breisky | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Walter Breisky | |||||
Naskiĝo | 8-an de julio 1871 en Berno | ||||
Morto | 25-an de septembro 1944 (73-jaraĝa) en Klosterneuburg | ||||
Religio | Evangelia Eklezio de Aŭsburga Kredkonfeso en Aŭstrio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno vd | ||||
Partio | senpartia vd | ||||
Familio | |||||
Patro | August Breisky vd | ||||
Edz(in)o | Rosa Breisky vd | ||||
Parencoj | Rudolf von Breisky vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • juristo vd | ||||
Aktiva en | Klosterneuburg vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Walter Breisky (naskiĝinta la 8-an de julio 1871 en Berno, mortinta la 25-an de septembro 1944 en Klosterneuburg) estis aŭstra politikisto.
La membro de la Kristansociala partio (CP) studis jursciencon kaj komencis sian publikan karieron en 1895 kiel oficisto responsanta por malnetaĵoj ĉe la registaro de Malsupra Aŭstrio. En 1905 li iĝis raportanto/referanto pri aferoj koncerne la evangeliaj kristanoj ĉe la ministerio pri edukado, ekde 1907 li laboris en la gazetara sekcio de la ministroprezidentara prezidio.
En 1919 li iĝis sekciestro,ekde 1920 ŝtatsekretario pri internaj aferoj kaj edukado. De 1920-22 li estis kaj vickanceliero kaj ministro pri internaj aferoj kaj edukado.
Ununuran tagon (de la 26-a ĝis la 27-a de januaro 1922) li estis kanceliero. De 1923-31 li estis prezidis al la Federacia oficejo por statistiko.
Verkoj
- (Kun Wilhelm Winkler): Die Weltlage der Statistik, eldonejo J. Springer, Wien 1930