Wilhelm Heinrich Walter Baade | |
---|---|
Kunmemora plato fiksita en 2007 ĉe la lernejo de lia naskiĝa vilaĝo (nun, muzeo pri la Fajroestingistoj) | |
Persona informo | |
Nomo | Wilhelm Heinrich Walter Baade |
Dato de naskiĝo | 24-a de marto 1893 |
Naskiĝloko | Schröttinghausen, parto de la urbo Preußisch Oldendorf |
Dato de morto | 25-a de junio 1960 |
Mortoloko | Göttingen |
Aĝo je morto | 67 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupoj | astronomo kaj astrofizikisto |
Geografio | |
Ŝtato | Germanio |
Familio | |
Edz(in)o | Johanna Bohlmann [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | angla lingvo, germana lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Henry Norris Russell Lectureship, Gold Medal of the Royal Astronomical Society, Bruce Medal [+] |
Portalo pri Homoj | |
Wilhelm Heinrich Walter Baade (naskiĝis la 24-an de marto 1893 en Schröttinghausen, parto de la urbo Preußisch Oldendorf, mortis la 25-an de junio 1960 en Göttingen) estis germana astronomo kaj astrofizikisto Li migris en Usonon en 1931.
Walter Baade | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Walter Baade | |||||
Naskiĝo | 24-an de marto 1893 en Schröttinghausen | ||||
Morto | 25-an de junio 1960 (67-jaraĝa) en Göttingen | ||||
Lingvoj | angla • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Göttingen • Universitato de Monastero vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Johanna Bohlmann vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo • astrofizikisto vd | ||||
Laborkampo | astronomio • astrofiziko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li lernis pri matematiko, fiziko, geografio kaj astronomo en la universitatoj de Münster kaj Göttingen. Pro (aŭ dank'al) denaska difekto de la kokso, li eskapis el la devigan militservon kaj la unuan mondmiliton. En 1919 li ricevis sian doktorecon en la universitato de Göttingen, kaj dungiĝis en la observatorio de Hamburgo, kie li malkovris 10 asteroidojn, inter kiuj la tre discentrajn objektojn 944 Hidalgon kaj 1566 Ikaron. Tiu-ĉi asteroido, pasante tre proksime de Suno, permesis konstati la fenomenon de precesio de la periapsido antaŭvidita de la ĝenerala teorio de relativeco.
Dum restado en Usono okaze de la observo de suna eklipso en 1925, li konatiĝi kun Harlow Shapley kaj de li ricevis stipendion por lerni en la observatorioj de la Universitato Harvard, Yerkes, Lick kaj de Monto Wilson. Li tie observis la stelamasojn kaj la spiralajn galaksiojn.
Li reiris en Hamburgon en 1929, kaj denove iris Usonon, labori en la observatorioj Lick kaj de la Monto Palomar. Kun la preno de potenco de Adolf Hitler en Germanio, li suferis malpermeso de labori en sia lando kaj restis en Usono, kun Rudolph Minkowski.
Dum la dua mondmilito, li profitis de la deviga lumestingo, kiu malintensigis la luman poluon ĉirkaŭ la observatorio de Monto Wilson, por observi la centron de la Andromeda galaksio kaj distingi ties stelojn. De tiuj observoj, li difinis la du stelajn loĝantarojn (loĝantaroj I kaj II).
Tui sama observo montris la ekziston de du tipoj da cefeidoj, tiu, kiu kondukis duobligi la kalkulitan grandon de la konata universo.
Kun Fritz Zwicky, li difinis la supernovaojn kiel novaj astronomiaj objektoj[1] malsimilaj de la novaoj. Fritz Zwicky sugestis la ekziston de la neŭtronaj steloj, kaj ke tiaj objektoj povus rezulti de la supernovaoj.
Li identigis la Kraban Nebulozon kiel supernovaa restaĵo de la supernovao SN 1054, kaj studis la neŭtronan stelon ene de tiu ĉi en ĝiaj variaj elektromagnetaj elsendoaĵoj. (En la 1960-aj jaroj tiu objekto estis identigita kiel pulsaro.)
En 1951 li malkovris la Fenestron de Baade, regiono de la lakta Vojo malriĉa je kosma polvo, kiu permesas observojn de la galaksia centro.
Honoroj
Li ricevis:
- La oran medalon de la Royal Astronomical Society[2] en 1954,
- La Bruce Medalon[3] en 1955[4],
- La premion "Henry Norris Russell Lectureship" de la American Astronomical Society en 1958.
Oni donis lian nomon al:
- La luna kratero Baade,
- Vallis Baade, luna valo.
- La asteroido 1501 Baade[5],
- Unu el la du Magelanaj teleskopoj de la observatrio de Las Campanas.
Noto kaj referencoj
- ↑ "On Super-Novae" de W. Baade kaj F. Zwicky, 1934 (angle)
- ↑ Winners of the Gold Medal of the Royal Astronomical Society (Ricevintoj de la Ora medalo de la Royal Astronomical Society) (angle)
- ↑ Bruce-Medaluloj: Walter Baade (angle)
- ↑ The Award of the Bruce Gold Medal to Dr. Walter Baade (Dr. W. Baade ricevis la Bruce Medalon) (angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser 1501 Baade (1938 UJ) (angle)
Vidu ankaŭ
- Kategorio:Malkovrita de Walter Baade
Eksteraj ligiloj
- germane Zum Geburtstag von Walter Baade Arkivigite je 2006-02-14 per la retarkivo Wayback Machine
Nekrologiaj noticoj :