Wallace George du Temple
Wally kaj Olga du Temple
Wally kaj Olga du Temple
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kanado
Okupo
Okupo esperantisto

Wallace (Ŭali) George DU TEMPLE, ofte pli koncize kaj pli neformale nomata Wally du Temple, estas kanada esperantisto.

Li estas la direktoro de Esperantic Studies Foundation (ESF)[1] kaj estis lernejestro en Nunavuto, Kanado. Li verkas originalan literaturon en Esperanto ĉefe poemojn, eseojn kaj novelojn.

Biografio

Li estas filo de aerarmea oficiro kiu fondis la golfludejon Ardmore en Sidney apud Viktorio (Brita Kolumbio). Li ioman tempon vivis en la nordo kaj oriento de Kanado, kie li lernis Esperanton, sed plejparte li sin dediĉis al la Esperanto-movado de la pacifika marbordo: tie li ne nur fondis la Esperanto-klubon de Viktorio, sed organizis kaj la 2an Pacifikan Kongreson de Esperanto en 1980 kaj la 69an Universalan Kongreson en 1984, kies Lokan Kongresan Komitaton li prezidis. Multfoje li organizis la regionan kunvenon por esperantistoj de okcidenta Kanado kaj nordokcidenta Usono, NOREK.

Por Wally, Esperanto estas ne nur lingvo de interesiĝo, sed ankaŭ familia lingvo: en 1972 li edzinigis la moravian esperantiston Olga du Temple, kaj kune ili havis gefilojn, Hana kaj Evan, kiuj edukiĝis kiel denaskaj esperantistoj.

Estrarano de Kanada Esperanto-Asocio dum tri jardekoj, Wally ankaŭ servis la tut-kanadan movadon kiel redaktoro de la landa Esperanto-revuo Lumo, prezidanto de KEA (1979-1981, 1988-1989, 2006-2007), kaj reprezentis Kanadon en la Komitato de UEA (1982-84), ( 2014 -2016 ) Li elektiĝis Honora Membro de KEA en 1999.

Li estas membro de la estraro de la Esperantic Studies Foundation - Esperantic.org - kaj plenumis la rolon de kasisto ( 1996-2008 ) kaj pri 'investado kaj donacoj' (2008 - 2016). Li estras komitaton por eldonado de la unua 'Antologio de kanada literaturo' en Esperanto.

Dum ekpandemio li regule organizas virtualajn renkontojn : Kun temo -ideoj esplorindaj.

Referencoj

  1. Wally du Temple, Brian Kaneen: grava donacinto al Esperantic Studies Foundation, p. 4, (PDF) Informilo por Interlingvistoj, #118 (1/2022)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.