Albrecht z Valdštejna | |
Portreto de Albrecht de Anthonis van Dyck | |
Naskiĝo | 24-an de septembro 1583 en Heřmanice, Krono ĉeĥa |
---|---|
Morto | 25-an de februaro 1634 en Cheb, Krono ĉeĥa |
Soldata kariero | |
Rango: | generalisimo |
Tempo de deĵoro: | 1604–1632 |
Deĵoris en: | Sankta Romia Imperio Krono ĉeĥa |
Komandis al: |
|
Militoj: |
|
Persona informo | |
Tombo | Kartuziana monaĥejo de sankta Bruno (Valdice) |
Lingvoj | germana • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Reĝlando Bohemio • Germanio |
Alma mater | Universitato de Altdorf • universitato Palacký en Olomouc |
Familio | |
Patro | Wilhelm Waldstein |
Patrino | Margareta, Freiin Smirziczky von Smirzicz |
Frat(in)o | Kateřina Anna z Valdštejna |
Edz(in)o | Anna Lukretia Nekesch von Landeck • Elisabeth Harrach |
Infano | Marie Alžběta z Valdštejna |
Okupo | |
Okupo | politikisto • oficiro • militestro |
Albrecht von WALLENSTEIN aŭ ofte nur Wallenstein [prononco pli-malpli "Valnŝtajn"], plena nomo germane Albrecht Wenzel Eusebius von Waldstein kaj ĉeĥe Vojtěch Václav Eusebius z Valdštejna, naskiĝis la 24-an de septembro 1583 en Hermanitz an der Elbe respektive Heřmanice nad Labem (nun parto de la ĉeĥa regiono Hradec Králové), Bohemujo kaj mortis la 25-an de februaro 1634 en Cheb/Eger. Li estis duko de Frýdlant/ Friedland en Bohemio kaj de Meklenburgo en norda Germanio, kaj krome havis la titolon princo de Zagano en la tiam germanlingva sed ĉeĥe regata Silezio (nun Żagań en Pollando).
Kiel supera generalo li inter la jaroj 1625 kaj 1934 dufoje estis supera estro de la imperiestra armeo en la Tridekjara Milito. Li batalis flanke de la de germanlingva Sankta Romia Imperio kaj de la Katolika Ligo kontraŭ la luteranaj ŝtatoj de Germanio kaj kontraŭ la armeoj de Danio kaj Svedio. Fine li tamen perdis la protekton de la germanlingva imperiestro kaj estis murdita de imperiestraj soldatoj. Grava generalo sub lia komando estis Ludoviko Isolani kun la timindaj kroataj taĉmentoj.
Nomo kaj nacieco
La bohemia nobela dinastio, el kiu devenas Wallenstein, ĉeĥe nomatas z Valdštejna. Germane la dinastianoj ĝis la nuntempo nomas sin Waldstein. La konata nomformo Wallenstein populariĝis, post kiam Friedrich Schiller sub tiu nomo publikigis dramo-trilogion pri la armeestro kaj la historio de la Tridekjara Milito. Tamen la armeestro mem foje subskribis per la nomoj "Waldstein" kaj "Wallenstein", laŭ momenta prefero, kaj jam dum sia vivotempo li havis la germanan kromnomon der Wallensteiner, dum liaj armeaj unuoj estis nomataj die Wallensteiner.
Ne havas sencon disputi pri la nacieco de Wallenstein, ĉar ne eblas projekcii la konceptojn pri nacio kaj nacieco, kiuj tiom graviĝis dum la 19-a jarcento, al la socio de la 17-a jarcento, kiam ili ne ludis rolon. En la historiografio de la 19-a jarcento li laŭ naciaj vidpunktoj de la verkistoj kaj persona simpatio respektive malsimpatio je lia persono foje deklariĝis "germano" kaj foje "ĉeĥo".
Klare eblas indiki ke li mem ĝis sia 15-a vivojaro parolis denaske ĉeĥe kaj nur iom germane, sed ke li poste preskaŭ ekskluzive uzis la germanan lingvon.