Wallace estas anglalingva familia nomo.
Ĝi interalie apartenas al
- Edgar Wallace, realnome Richard Horatio (naskiĝis la 1-an de aprilo 1875, mortis la 10-an de februaro 1932), brita verkisto de krimromanoj kaj krimfilmoj,
- William Wallace (naskiĝis proksimume 1270, mortis en 1305), skota nacia heroo kaj unu el ĉefaj figuroj de skotaj militoj pri sendependeco,
- Alfred Russel Wallace (naskiĝis la 8-an de januaro 1823 en Usk, Monmouthshire, Britio, mortis la 7-an de novembro 1913 en Broadstone, Dorset), brita esploristo kaj biologo,
Krome la vorto interalie apartenas al
- Wallace George du Temple, filo de aermilita oficiro kiu fondis la golfludejon Ardmore en Sidney apud Viktorio (Brita Kolumbio).
- la fontanoj Wallace - tiel oni nomas, dissemitajn en tuta Parizo, ĉirkaŭ cent putetojn kun ĉiamfontanta trinkebla akvo, kiujn instaligis Rikardo Wallace en 1875,
- Minik Wallace (naskiĝis en 1887, mortis la 29-an de oktobro 1918), inuita junulo, kiu estas kunprenita kun sia patro kaj 4 parencoj en 1897 fare de polusa esploristo Robert Peary al Novjorko; ili estis lokigitaj en la kela etaĝo de la Usona Muzeo pri Natura Historio por antropologiaj esploroj kiel vivantaj objektoj,
- la linio de Wallace, limo inter la aŭstralazia kaj la orientalisa ekozonoj, nomata laŭ Alfred Russel Wallace,
- Wallace & Gromit - la ĉefaj figuroj en pluraj britaj animaciaj filmoj, kreitaj de Nick Park kaj de sia firmao Aardman Animations.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.