Waldemar Bonsels | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Jakob Ernst Waldemar Bonsels | ||
Naskiĝo | 21-an de februaro 1880 en Ahrensburg | |
Morto | 31-an de julio 1952 (72-jaraĝa) en Münsing | |
Lingvoj | germana • slovena vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Cläre Brandenburg vd | |
Infanoj | Bernd Holger Bonsels vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • verkisto de porinfana literaturo • poeto • reĝisoro vd | |
Laborkampo | literaturo por infanoj kaj junuloj vd | |
Verkado | ||
Verkoj | La abelo Maja vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Waldemar BONSELS [VALdemar BONsels] (naskiĝis la 21-an de februaro 1880 en Ahrensburg, mortis la 31-an de julio 1952 en Ambach) estis germana verkisto.
Li naskiĝis en Ahrensburg apud Hamburg, kiel filo de kuracisto. La lernejon li frekventis en Kijlo. Kiel juna viro li faris multajn vojaĝojn, i.a. al Hindujo. Tie li en la jaro 1910 fondis eldonejon, kiun li tamen du jarojn poste forlasis.
Famon Waldemar Bonsels akiris per sia romano Die Biene Maja und ihre Abenteuer (La abelo Maja kaj ŝiaj aventuroj), kiu aperis en 1912 kaj intertempe estas tradukita al 40 lingvoj.
Listo de verkoj
- Don Juans Tod (1910)
- Die Toten des ewigen Krieges (1911)
- Die Biene Maja und ihre Abenteuer (1912)
- Himmelsvolk (1915)
- Indienfahrt (1916)
- Menschenwege – Aus den Notizen eines Vagabunden (1917)
- Don Juan (1919)
- Mario und die Tiere (1927)
- Marios Heimkehr (1937)
- Mario. Ein Leben im Walde (1939)
- Begegnungen (1940)
- Das vergessene Licht (1948)
- Freundschaften, Kämpfe und Jagden (noveloj, 1951)
En Esperanto aperis

Ŝolandro, 1924.
- Ŝolandro / tradukis Edmund Sós. - Wien : Knepler, 1924. (Nova Biblioteko Esperanto ; 2)
![]() |
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.