W. Daniel Wilson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de decembro 1950 (73-jaraĝa) en Misurio |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | germanisto • universitata instruisto |
W. Daniel WILSON (naskiĝinta la 3-an de decembro 1950 en Misurio) estas usona filologo kaj profesoro pri germanistiko en Egham, Surrey ĉe Royal Holloway (Universitato de Londono).
Vivo
Wilson studis ĉe Shimer-kolegio (Ilinojso) kaj ĉe Universitato Cornell interrompite de estadoj en Berlino kaj Göttingen. En 1978 li doktoriĝis per defendo de disertaĵo pri la rakontostrategio de Christoph Martin Wieland prizorgate de Eric A. Blackall. Post restadoj ĉe Universitato de Toronto kaj Universitato McGill Wilson profesoris inter 1983 kaj 2005 ĉe Universitato de Kalifornio en Berkeley.
Li furoris per libro eldonita en 1999 Das Goethe-Tabu, en kiu li analizis la politik(ist)an rolon de Goeto en Vajmaro post studo de multo da arĥivaĵoj de ĉe Ĉefa ŝtatarĥivo (Vajmaro).[1] Ankaŭ lia pli frua publikigo de Geheimräte gegen Geheimbünde provokis interscienculan kontroverson, ekz. ĉe la fakgazeto Zeitschrift für deutsche Philologie (ZfdPh).[2] Tie-ĉi priesploritis unuafoje pli profunde la agadoj goetaj ĉe la Iluminatoj. Al tiaj malkaŝoj helpis ankaŭ novaj fontoj, ekz. el la t.n. Svedujo-kesto kun multe da materialo.
En 2003 li elektitis vicprezidanto de la Nordamerika Goeto-societo; post translokiĝi al Britio en 2006 li rezignis pri aŭtomate sekvanta societ-prezidenteco. Ekde 2008 Wilson kuneldonas la gazeton Publications of the English Goethe Society.
Inter 1994 kaj 1996 li ĉefresponsis pri interŝanĝprogramo de la kalifornia universitato kun Universitato de Göttingen. En 2ß16 anoj de la Humbolt-fondaĵo aljuĝis al li la Reimar-Lüst-premion pri internacia scienc- kaj kulturperado.[3]
Publikaĵoj en germana lingvo
- Humanität und Kreuzzugsideologie um 1780. Die „Türkenoper“ im 18. Jahrhundert und das Rettungsmotiv in Wielands „Oberon“, Lessings „Nathan“ und Goethes „Iphigenie“. Lang, New York k.a. 1984, ISBN 0-8204-0146-3
- Geheimräte gegen Geheimbünde. Ein unbekanntes Kapitel der klassisch-romantischen Geschichte Weimars. Metzler, Stuttgart 1991, ISBN 3-476-00778-2
- Unterirdische Gänge. Goethe, Freimaurerei und Politik. Wallstein-Verlag, Göttingen 1999, ISBN 3-89244-310-6
- Das Goethe-Tabu. Protest und Menschenrechte im klassischen Weimar. Deutscher Taschenbuch Verlag, 1999, ISBN 3-423-30710-2
- (eld.): Goethes Weimar und die Französische Revolution. Dokumente der Krisenjahre. Böhlau, Köln/Weimar/Wien 2004, ISBN 3-412-14203-4
- Goethe, Männer, Knaben. Ansichten zur „Homosexualität“. Insel, Berlin, 2012, ISBN 3-458-17542-3
- Goethes Erotica und die Weimarer ›Zensoren‹. Wehrhahn, Hannover, 2015, ISBN 978-3-86525-451-1
- Der faustische Pakt. Goethe und die Goethe-Gesellschaft im Dritten Reich. DTV, München, 2018, ISBN 978-3-423-28166-9 (surrete Arkivigite je 2021-08-21 per la retarkivo Wayback Machine)
Referencoj
- ↑ "Der Amerikaner, der ein deutsches Heiligtum antastete" ĉe: Die Welt, 28.6.1999, surrete
- ↑ Zeitschrift für deutsche Philologie (ZfdPh). vol. 111 (1992)–113 (1994) Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine – Inhaltsverzeichnis. Ĉe: mediaevum.de. Das altgermanistische Internetportal.
- ↑ https://www.humboldt-foundation.de/web/luest-preis.html
Literaturo
- Bastian Schlüter: „Knaben liebt ich wohl auch…“. W. Daniel Wilson eröffnet überaus interessante Einblicke in Goethes „Ansichten zur Homosexualität“. Ĉe: literaturkritik.de, 19.12.2012
- Hartmut Reinhardt: Der Ermittler. Der amerikanische Goethe-Kritiker W. Daniel Wilson. Ĉe: Goethes Kritiker. Eldonis Karl Eibl kaj Bernd Scheffer. Paderborn 2001, p. 191–208.
- Hans Rudolf Vaget: Who's afraid of Daniel Wilson? Zum Stand der Diskussion um den politischen Goethe. Ĉe: Monatshefte 98 (2006), p. 333–348.
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri W. Daniel Wilson en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Rezensionsnotizen beim Perlentaucher
- Homepage an der University of London mit Publikationsverzeichnis
- Interview zum »Der Faustische Pakt«