Gipo Gyps fulvus | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Gipoj (laŭ la latina scienca nomo) aŭ Vulturoj (laŭ populara nomigo) estas genro de malnovmondaj vulturoj en la familio de birdoj Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ aglojn, milvojn, buteojn kaj akcipitrojn.
Tiuj estas tipaj vulturoj, kun senpluma kapo, larĝaj flugiloj kaj ĉefe malhela plumaro. Ili estas grandaj kadavromanĝantaj birdoj, kiuj manĝas ĉefe kadavraĵojn de mortintaj animaloj. Malnovmondaj vulturoj trovas kadavraĵojn nur per vidkapablo.
Reprezentantoj de tiu grupo troviĝas tra plej varmaj partoj de la Malnova Mondo. Ĝenerale kvar specioj loĝas en Suda Azio, dum almenaŭ tri en Afriko, krom la konata Gipo, kiu moviĝas inter la tri kontinentoj.
La karaktera senpluma kapo estas neceso ke ĝi ne estu makulita el samgo kaj aliaj kadavrofluidaĵoj, kiuj malhelpus purigon, vidkapablon kaj elflugeblon.
Specioj
- Gipo aŭ Ansergrifo Gyps fulvus
- Bengala gipo aŭ Bengala vulturo, Gyps bengalensis
- Rupelgipo aŭ Rupelvulturo, Gyps rueppellii
- Hindia gipo aŭ Hindia vulturo, Gyps indicus - iam Longbeka vulturo
- Fajnbeka gipo aŭ Fajnbeka vulturo, Gyps tenuirostris - iam inkludata en G. indicus
- Himalaja gipo aŭ Himalaja vulturo Gyps himalayensis
- Afrika gipo aŭ Afrika vulturo, Gyps africanus
- Sudafrika gipo aŭ Sudafrika vulturo, Gyps coprotheres
Prahistoria specio estas konata nur el restoj el fosilio troviĝanta en lokoj de Meza al Fina Pleistoceno ĉe centra kaj orienta Mediteraneo: Gyps melitensis.
Eksteraj ligiloj
|