La vulkan-eksploda indikilo, mallonge VEI, estas skalo pri la forteco de vulkana erupcio, proponita de Chris Newhall (U.S. Geological Survey) kaj Steve Self (Universitato de Havajo) en 1982. Ili uzis la anglalingvan esprimon volcanic explosivity index.

Priskribo

La skalo etendiĝas de 0 al 8 kaj mezuras la logaritmon de la elĵetaĵa volumeno dum erupcio. La valoro 0 signifas ne-eksplodecan erupcion kun elĵeto de 104 m³. La volumeno dekobliĝas per ĉiu paŝo sur la skalo (escepte de paŝo 1); valoro 8 do signifas "kolosegan" erupcion de 1012 m³, kun cindrokolono pli ol 25 km alta. Tia erupcio supozeble estis tiu de kaldero Yellowstone proksimume 800 000 jarojn antaŭ nia epoko (vidu artikolon Vulkanego).

Kvankam la origina skalo finiĝas ĉe 8, ĝi estas senprobleme plivastigebla. Tio necesas por priskribi erupcion de la kaldrono La Garita en Koloradio (ĉ. 26–28 milionojn da jaroj antaŭ nia epoko). Ĝi eligis ĉirkaŭ 5·1012 m³ da erupciaĵo, kio respondas al VEI-valoro de ĉirkaŭ 8,7.

Eblas priskribi per la skalo ankaŭ malfortegajn erupciojn, per negativaj valoroj, sed tio ne havas praktikan signifon.

Kritiko

La VEI-mezuro ignoras certajn aspektojn de vulkanaj erupcioj:

  1. Ĝi ignoras la tempon, dum kiu la erupciaĵo estas elĵetita. Sed ĉar temas pri "eksplodo", eblas supozi tre mallongan tempon.
  2. Ĝi ignoras la denson de la elĵetata materialo, do egaligas malpezan cindron al peza rokaĵo.
  3. Ĝi ignoras la eksplodan forton, do la rapidon de la elĵeto; tiu ĉi estas rilata al la unua punkto (tempo).

La skalo

Jena tabelo donas la karakterizajn ecojn de vulkan-eksplodo por ĉiu ŝtupo. Notu, ke la volumenaj valoroj markas la limojn inter la ŝtupoj, ne ties mezojn. Ŝtupo 1 estas escepta: ĝiaj maksimumo kaj minimumo havas rilatumon de 100; en la aliaj ŝtupo ĝi estas nur 10.

Ankaŭ notu, ke pro la ecoj de la tera atmosfero la cindra kolono ne povas senfine altiĝi.

VEIKlasada nomoPriskriboAlto de
cindra nubo
Volumeno
elĵetita
OftecoEkzemploNombro de
historiaj erupcioj
0Havajane eksploda< 100 m> 1000 m³ĉiutagaKilaueamultaj
1Strombolaleĝera100–1000 m> 10.000 m³ĉiutagaStrombolimultaj
2Strombolaeksploda1–5 km> 1.000.000 m³ĉiusemajnaGaleras, 19923477
3Sub-pliniaeksplodega5–15 km> 10.000.000 m³ĉiujaraNevado del Ruiz, 1985868
4Sub-plinia/pliniakataklisma10–25 km> 0,1 km³ĉiujardekaGalunggung, 1982278
5Pliniakataklismega> 25 km> 1 km³ĉiujarcentaSaint Helens, 198084
6Plinia/krakatoakolosa> 25 km> 10 km³ĉiujarcentaKrakatoa, 188339
7Transplinia (krakatoa)kolosega> 25 km> 100 km³ĉiujarmilaTambora, 18154
8Transpliniakolosega> 25 km> 1000 km³ĉiujn 10.000 jarojnToba, 75.000 a.K.1
9Fiŝ-kanjonakolosega> 25 km> 10.000 km³nesciataantaŭ 27 milionoj da jaroj1
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.