La sileziaj princlandoj aŭ sileziaj duklandoj estis pluraj historiaj regnoj kiuj ekestis ekde 1249 per la disfalo de la duklando Silezio (kiu mem ekestis en 1138 sekve de la disfalo de Pollando post la morto de duko Boleslao la 3-a "la Kurbabuŝa"). Silezion regis la Sileziaj Piastoj, branĉo de la Piastoj. Ekde 1249 ĝi disfalis al pluraj etaj reglandoj, kiuj ĉiuj submetis sin al la Krono de Bohemio.
En 1335, la pola reĝo Kazimiro la 3-a la Granda definitive rezignis pri la duklando Silezio, kiu oficiale fariĝis unu el la regnoj de la Krono de Bohemio kaj per tio ankaŭ apartenis al la germanlingva Sankta Romia Imperio.
En 1742, pli granda parto de la lando fariĝis parto de Prusio, nomata Prusia Silezio. Tiu parto kiu restis sub la Krono de Bohemio fariĝis Ĉeĥa Silezio.
Sileziaj princlandoj
La plej signifaj el la sileziaj princlandoj, proksimume de nordo al sudo. Numeroj laŭ la apuda mapo. Nomoj en la ĉeĥa, la pola, la germana, (la latina) lingvoj. Ofte la princlandoj estas ankaǔ, ĉu oficiale, ĉu neoficiale, konataj kiel duklandoj.
Hodiaŭ la plej granda parto de Silezio apartenas al Pollando. Malpli granda parto en la sudo - partoj de la iamaj princlandoj Teŝino (Teschen), Karnovo (Jägerndorf), Opavo (Troppau) kaj Niso (Neisse) apartenas nun al Ĉeĥio.
Malsupra Silezio
- 1. Zagana princlando (Zaháňské knížectví, Księstwo Żagańskie, Herzogtum Sagan; rezidejo Żagań), ekestis en 1274 per apartigo disde la Glogova princlando. Ekde la 14-a jarcento feŭdo de la Krono de Bohemio. Regata de la sileziaj Piastoj, poste dinastio Wettin, Albrecht von Wallenstein, bohemia familio Lobkovic, kaj poste al la kurlanda duko Peter de Biron. Kiel preskaŭ tuta Silezio, ĝi fariĝis in 1742 parto de Prusio kaj en 1945 de Pollando.
- 2. Glogova princlando (Knížectví Hlohovské, Księstwo Głogowskie, Herzogtum Glogau; rezidejo Głogów), ekestis en 1251 per apartigo disde la Legnica princlando. Ekde la 14-a jarcento feŭdo de la Krono de Bohemio. Regata de la Sileziaj Piastoj (glogova linio). Kiel preskaŭ tuta Silezio, ĝi fariĝis in 1742 parto de Prusio kaj en 1945 de Pollando.
- 3. Javora princlando (Javorské knížectví, Księstwo Jaworskie, Herzogtum Jauer; rezidejo Jawor), estis ekde 1346 ligita kun la Svidnica princlando en persona unio. La komuna Svidnica-Javora princlando estis regata de la Sileziaj Piastoj (svidnica linio). Post ties formorto en la 14-a jarcento rekte sub la Krono de Bohemio, pro geedziĝo de princino Anna de Svidnico-Javoro kun la bohemia reĝo Karlo la 4-a. Kiel preskaŭ tuta Silezio, ĝi fariĝis in 1742 parto de Prusio kaj en 1945 de Pollando.
- 4. Legnica princlando (Lehnické knížectví, Księstwo Legnickie, Herzogtum Liegnitz; rezidejo Legnica), ekestis en 1248 pro la disdivido de la duklando Silezio. Ekde 1675 feŭdo de la Krono de Bohemio. Kiel preskaŭ tuta Silezio, ĝi fariĝis in 1742 parto de Prusio kaj en 1945 de Pollando.
- 5. Volova princlando (Volovské knížectví, Księstwo wołowskie, Herzogtum Wohlau, latine Wolavia; rezidejo Wołów), ekestis en 1413 per apartigo el la Oleŝnica princlando. Ekde 1675 feŭdo de la Krono de Bohemio. Kiel preskaŭ tuta Silezio, ĝi fariĝis en 1742 parto de Prusio kaj en 1945 de Pollando.
- 6. Vroclava princlando (Vratislavské knížectví, Księstwo Wrocławskie, Herzogtum Breslau; rezidejo Vroclavo), ekestis en 1248/51 pro la disdivido de la duklando Silezio. Ekde 1335 feŭdo de la Krono de Bohemio. Kiel preskaŭ tuta Silezio, ĝi fariĝis en 1742 parto de Prusio kaj en 1945 de Pollando.
- 7. Svidnica princlando (Svídnické knížectví, Księstwo Świdnickie, Herzogtum Schweidnitz; rezidejo Świdnica), estis ekde 1346 ligita kun la Javora princlando en persona unio kiel Svidnica-Javora princlando. Ekde la 14-a jarcento rekte sub la Krono de Bohemio. Kiel preskaŭ tuta Silezio, ĝi fariĝis en 1742 parto de Prusio kaj en 1945 de Pollando.
- 8. Oleŝnica princlando (Olešnické knížectví, Księstwo Oleśnickie, Herzogtum Oels, latine Ducatus Olsnensis; Oleśnica), ekestis en 1312 per apartigo disde la Glogova princlando. Poste fariĝis feŭdo de la Krono de Bohemio. Kiel preskaŭ tuta Silezio, ĝi fariĝis en 1742 parto de Prusio kaj en 1945 de Pollando.
- 9. Brega princlando (Knížectví Břeh, Księstwo Brzeskie, Herzogtum Brieg; rezidejo Brzeg), ekestis en 1311 per apartigo disde la Vroclava princlando, ekde 1329 feŭdo de la Krono de Bohemio. Ĝis 1675 regata de la Sileziaj Piastoj, post ties formorto rekte sub la Krono de Bohemio. Kiel preskaŭ tuta Silezio, ĝi fariĝis en 1742 parto de Prusio kaj en 1945 de Pollando.
- 10. Minsterberga princlando (Minstrberské knížectví, Księstwo Ziębickie, Herzogtum Münsterberg; rezidejo Münsterberg/Ziębice), ekestis en 1321 per apartigo disde la Svidnica princlando. Fondita de duko Bolko la 2-a, kiu akceptis feŭdan superecon de Bohemio. Regata de la Sileziaj Piastoj ĝis 1428, poste rekte sub la Krono de Bohemio, kiu plurfoje fordonis ĝin kiel feŭdo aŭ kiel garantiaĵo al diversaj regantoj. Kiel preskaŭ tuta Silezio, ĝi fariĝis en 1742 parto de Prusio kaj en 1945 de Pollando.
- 11. Nisa princlando (Niské knížectví, Księstwo Nyskie, Herzogtum Neisse, latine Territorium Nisense; rezidejo Nysa), memstara ekde fino de la 12-a jarcento, 1350 feŭda rilato al Ĉeĥa Krono, post 1742 dividita inter Prusio (la ĉefa parto) kaj Aŭstria Silezio, la prusia parto ekde la 1920 parto de Germanio kaj ekde la jaro 1945 de Pollando, la aŭstria parto ekde la jaro 1919 parto de Ĉeĥoslovakio. La Nisa princlando estis princepiskopujo, regata de la princepiskopo de Breslau.
Najbara al la Minsterberga kaj la Nisa princlando, sed historie ne parto de Silezio:
- KLADSKE HR. Graflando Glatz (Hrabství kladské, Hrabstwo Kłodzkie, Grafschaft Glatz; rezidejo Kłodzko/Glatz); teritorio apartenanta al la Krono de Bohemio, ekde 1459 en la rango de graflando. Ekde 1742/63 parto de Prusio, kiu en 1815 aligis ĝin al sia provinco Silezio. Post la Dua Mondmilito ĝi iĝis parto de Pollando, kie ĝi apartenas al la Malsuprasilezia provinco.
Ne markita sur la mapo:
- Olava princlando (Olavské knížectví, Księstwo Oławskie, Herzogtum Ohlau; rezidejo Oława/Ohlau), en Malsupra Silezio, ekestis 1348/49 per apartigo disde la Legnica princlando.
Supra Silezio
- 12. Opola princlando (Opolské knížectví, Księstwo Opolskie, Herzogtum Oppeln; rezidejo Opole), estiĝis fine de la 12-a jarcento, 1292 unuafoje feŭdo de Ĉeĥa Krono, daŭre ekde 1327, 1497 kunigita kun Ratibora princlando. Kiel preskaŭ tuta Silezio, ĝi fariĝis en 1742 parto de Prusio kaj post la Dua Mondmilito de Pollando.
- 13. Ratibora princlando (Ratibořské knížectví, Księstwo Raciborskie, Herzogtum Ratibor, latine Ducatus Ratiboria; rezidejo Racibórz), ekde 1282 memstara, 1327 feŭdan rilaton al Ĉeĥa Krono, 1336 – 1521 ĝi estis kunigita kun Opava princlando, ekde la 1742 parto de Prusio, 1931 surbaze de plebiscito dividita inter Pollando kaj Germanio, post la Dua Mondmilito ĝi plene iĝis parto de Pollando.
- O. Opava princlando (Opavské knížectví, Księstwo Opawskie, Herzogtum Troppau, latine Ducatus Oppaviensis; rezidejo Opava/Troppau), 1269 princlando (duklando), feŭdo de Ĉeĥa Krono, en la 14-a jarcento plu dividita (Regiono Krnov, Regiono Hlučín), 1742 dividita inter Prusio kaj Aŭstria Silezio, 1920 dividita inter Pollando kaj Ĉeĥoslovakio.
- 14. Karnova princlando (Krnovské knížectví, Księstwo Karniowskie, Herzogtum Jägerndorf; rezidejo Krnov/Jägerndorf), historia teritorio devene en Supra Silezio kiel parto de Opava regiono, ekde 1365 memstara princlando, post 1742 dividita inter Prusio (nordo) kaj Aŭstria Silezio, 1918 la suda parto restis al Ĉeĥoslovakio kaj nordo al Germanio, tiu post 1945 fariĝis pola.
- 15. Teŝina princlando (Księstwo Cieszyńskie, Knížectví těšínské, Herzogtum Teschen; rezidejo Teŝino), historia teritorio en Supra Silezio, 1282 princlando, 1291 feŭdan rilaton al Ĉeĥa Krono, post la 1742 parto de Aŭstria Silezio, 1919 dividita inter Pollando kaj Ĉeĥoslovakio.
- 16. Plesna princlando (Pštinské knížectví, Księstwo Pszczyńskie, Fürstentum Pleß; rezidejo Pszczyna/Pless, latine Plesna),
Ĉirkaŭita de sileziaj princlandoj, sed historie ne parto de Silezio:
Kelkaj pliaj sileziaj princlandoj, ne markitaj sur la mapo:
- Bilica princlando (latine Ducatus Bilicensis; rezidejo Bielsko), en Supra Silezio, apartigita disde la Teŝina princlando.
- Bitoma princlando (Knížectví Bytomské, Księstwo Bytomskie, Herzogtum Beuthen; rezidejo Bytom, latine Bithomia), en Supra Silezio, memstara ekde la 1282, 1298 feŭdan rilaton al Ĉeĥa Krono renovigita de Johano de Luksemburgio, ekde la 1362 la historio komuna kun Teŝina princlando, ekde la 1742 parto de Prusio, post la 1945 pola teritorio.
- Glubŝica princlando (Knížectví Hlubčice, Księstwo Głubczyckie, Herzogtum Leobschütz; rezidejo Głubczyce), ekestis 1377 per apartigo disde la Opava princlando.
- Aŭŝvica princlando (Osvětimské knížectví, Księstwo Oświęcimskie, Herzogtum Auschwitz; rezidejo Oświęcim), ekestis ĉirkaŭ 1315 per apartigo disde la Teŝina princlando.
- Severia princlando (Seveřské knížectví, Księstwo Siewierskie, Herzogtum Sewerien, latine Ducatus Severiensis; rezidejo Siewierz), en Supra Silezio, apartigita disde la Bitoma princlando.
- Zatora princlando (Zatorské knížectví, Księstwo Zatorskie, Herzogtum Zator; rezidejo Zator), ekestis 1445 per apartigo disde la Aŭŝvica princlando.
... kaj plue:
- Bernstadt, Buchwald, Coschok, Cosel, Crossen, Falkenberg, Freistadt, Freudenthal, Gleiwitz, Goldberg, Grottkau, Grünberg, Hainau, Hirschberg, Loslau, Löwenberg, Lüben, Namslau, Parchwiz, Rybnik, Sprottau, Steinau, Strehlitz, Tost.