Vrbov | |
hungare: Ménhárd, germane: Menhardsdorf | |
municipo | |
Terma baniĝejo kun tutjara trafiko | |
Oficiala nomo: Vrbov | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Kežmarok |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Montaro | Levočské vrchy |
Situo | Vrbov |
- alteco | 654 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 05′ 13″ N 20° 25′ 29″ O / 49.08694 °N, 20.42472 °O (mapo) |
Areo | 19,3050 km² (1 930,5 ha) |
Loĝantaro | 1 395 (31.12.2011) |
Denseco | 72,26 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1251 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 059 72 |
Telefona antaŭkodo | +421-52 |
Aŭtokodoj | KK |
NUTS | 524077 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Vrbov | |
Retpaĝo: www.obecvrbov.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Vrbov, hungare Ménhárd, germane Menhardsdorf estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Vrbov situas en valo de rojo Vrbov.
Historio
La komunumo estis loĝata dum la neolitiko. Ŝajnas, antaŭ la tatara invado loĝis tie slavoj, kiuj okupiĝis pri ferogisado. En la 12-a jarcento alvenis germanoj. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1251 en formo Werbew, el 1268 en formo villa Menardi. En 1271 ĝi ricevis rangon libera urbo. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn al Pollando ĝis 1772. La 16 hipotekitaj urboj hungare, poste slovake (la nuntempaj slovakaj loknomoj jam ne ĉiuj estas urboj):
Duránd | Felka | Gnézda | Igló |
Leibic | Ólubló | Mateóc | Ménhárd |
Nagyőr | Podolin | Poprád | Ruszkin |
Szepesbéla | Szepesolaszi | Szepesszombat | Szepesváralja |
Tvarožná | Veľká | Hniezdne | Spišská Nová Ves |
Ľubica | Stará Ľubovňa | Matejovce | Vrbov |
Strážky | Podolínec | Poprad | Ruskinovce |
Spišská Belá | Spišské Vlachy | Spišská Sobota | Spišské Podhradie |
En 1556 kaj en 1580 incendioj okazis. Luterana preĝejo konstruiĝis en 1694 kaj la pli nova en 1784. La loĝantoj okupiĝis pri agrikulturo (precipe aveno) kaj bestbredado, krome estis famaj peltistoj. Iam hospitalo konstruiĝis. En 1910 en la urbo loĝis 803 da homoj, precipe germanoj, sed ankaŭ slovakoj. Ĝis Traktato de Trianon la urbeto apartenis al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Késmárk, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1946 la germanoj estis deportitaj.
Vidindaĵoj
- preĝejo omaĝe al Sankta Servac el 1222
- luterana templo el 1784
- apud la vilaĝo termala banejo
- fiŝkaptistaj lagoj en la proksimeco