Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vrbice |
Vrbice | |||
germane Wrbitz | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Egidio kaj vinkeloj | |||
|
|||
Oficiala nomo: Vrbice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Břeclav | ||
Administra municipo | Hustopeče | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Kyjova montetaro, Arbaro Ždánice | ||
Situo | Vrbice | ||
- alteco | 290 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 54′ 57″ N 16° 53′ 49″ O / 48.91583 °N, 16.89694 °O (mapo) | ||
Katastro | 9,38 km² (938 ha) Vrbice u Velkých Pavlovic | ||
Loĝantaro | 1 088 (2023) | ||
Denseco | 115,99 loĝ./km² | ||
Plantaro | Vina vito | ||
Unua skribmencio | 1222 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 691 09 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0644 | ||
NUTS 5 | CZ0644 585041 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Vrbice (Břeclav District) | |||
Retpaĝo: www.vrbice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Municipo Vrbice troviĝas proksimume 12 km de Hustopeče, en distrikto Břeclav, regiono Sudmoravia, Ĉeĥio. En 2023 ĉi tie vivis 1 088 loĝantoj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bořetice, Kobylí, Velké Pavlovice, Velké Bílovice kaj Čejkovice.
Historio
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1222. Vrbice estiĝis dum germana koloniigo ĉirkaŭ la jaro 1220 kaj ĝi estis nomita Michelsdorf (tiun ĉi nomon la germanoj uzis ankoraŭ en la 18-a jarcento). Loĝis en ĝi liberaj homoj kun devo de gardista kaj soldata deĵoroj. Sur monteto, kiun oni de ĉiam nomis "Stráž", ekflamis fajroj, kiuj avertis la ĉirkaŭajn vilaĝojn ĉiufoje, kiam malamiko transpaŝis la landajn limojn. Oni poste kaŝis sin en subterajn kaŝejojn nomitaj "lochy". La nomo Vrbice estas derivita de granda kvanto de salikoj.
La municipo estis devene alparoĥigita al Čejkovice. En la jaro 1343 estis decidite, ke dekonaĵo el la municipo devas aparteni al preĝejo en Čejkovice, sed preĝejo en Kobylí rajtas uzi dekonaĵon el ses mezaj kampoj el ĉiuj 20, kiuj Michelsdorf tiam en la jaro 1269 nombris. Ekde la jaro 1749 la municipo apartenas al paroĥo en Kobylí. Surer la municipo elstaras preĝejeto de sankta Egidio, konstruita de frataro de sankta Egidio en la jaro 1913 ĝis 1920 en pseŭdoromanika stilo kun turo alta 36 metroj. Tombejo proksime de la preĝejo estis fondita en la jaro 1790. Vilaĝplacon ornamas statuo de sankta Aloiso kaj ligna sonorilturo el la jaro 1698.
En Vrbice estas ankaŭ uzta municipa sigelilo, nome ekde la jaro 1749, sur kiu estas saaliko kaj skribaĵo: WRBICZE DIEDINA.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 878 |
1880 | 1 052 |
1890 | 978 |
1900 | 1 180 |
1910 | 1 199 |
1921 | 1 343 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 349 |
1950 | 1 329 |
1961 | 1 456 |
1970 | 1 361 |
1980 | 1 239 |
1991 | 1 137 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 096 |
2014 | 1 127 |
2016 | 1 102 |
2017 | 1 095 |
2018 | 1 091 |
2019 | 1 101 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 070 |
2021 | 1 043 |
2022 | 1 050 |
2023 | 1 088 |
Memorindaĵoj
- kolekto de vinkeloj
- Preĝejo de sankta Egidio
- Dia torturo
- Statuo de sankta Aloiso
- Monumento de Ruĝa Armeo
Pluaj fotoj
- Suma vido
- Preĝejo de sankta Egidio
- Monumento de Ruĝa Armeo
- Vinkeloj kaj ventomuelejo
- Vido al la municipo el Ĉevalina monteto