Vrbica (serbe Врбица, hungare Egyházaskér) estas malgranda vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato, en municipo de Ĉoka.
- Loĝantaro: 400
- Poŝtkodo: 23329
- Telefonprefikso: 23
- Aŭtokodo: KI
Situo
Vrbica situas sur ebenaĵo, laŭ la rumana landolimo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo el Kikinda.
Historio
Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Torontál, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Vrbica 404 da homoj, (hungaroj 372 (92 %), serboj kaj jugoslavianoj po 11 (3 %), kroatoj 4 (1 %) kaj aliaj).
Vidindaĵo
- katolika preĝejo omaĝe al Johano la Baptisto
Komunumoj pri egyházas (=ekleziejo) en Hungara reĝlando
Komence en Hungarujo ĉiuj 10 vilaĝoj kune devis havi komunan preĝejon. Tiu vilaĝo, kie tiu konstruiĝis, nomiĝis "ekleziejo" vilaĝo havanta preĝejon. Jen listo, kie tiu rango restis:
Egyházasbást | Egyházasdengeleg | Egyházasfalu | Egyházasfüzes | Egyházasgerge |
Egyházasharaszti | Egyházashetye | Egyházashollós | Egyházaskér | Egyházaskesző |
Egyházaskozár | Egyházasrádóc |
Komunumoj pri Kér en Hungara reĝlando
Kér estas unu el la 7 hungaraj gentoj.
Abaújkér | Bedegkér | Egyházaskér | Hajmáskér | Hontkiskér | Ipolykér |
Kérsemjén | Kiskér | Nemeskér | Németkér | Nyírkércs | Nyitranagykér |
Ókér | Szamoskér | Szentgáloskér | Újkér | Varjaskér |