Vratěnín | |||
germane Fratting | |||
kampurbo | |||
Vilaĝplaco kun preĝejo de sankta Jakobo pli Granda | |||
|
|||
Oficiala nomo: Vratěnín | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Znojmo | ||
Administra municipo | Vranov nad Dyjí | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Sudetio | ||
Montaro | Jeviŝovica montetaro | ||
Situo | Vratěnín | ||
- alteco | 468 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 54′ 15″ N 15° 35′ 43″ O / 48.90417 °N, 15.59528 °O (mapo) | ||
Katastro | 14,72 km² (1 472 ha) Vratěnín | ||
Loĝantaro | 273 (2023) | ||
Denseco | 18,55 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1251 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 671 07 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0647 | ||
NUTS 5 | CZ0647 595110 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de kampurbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Vratěnín | |||
Retpaĝo: www.vratenin.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Vratěnín (germane Fratting) estas kampurbo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Znojmo sur ŝtatlimo kun Aŭstrio kaj limpasejo Vratěnín / Drosendorf. Oriente ĝi najbaras kun Uherčice, norde kun Mešovice, sur la aŭstria flanko kun municipo Schaditz kaj el sudo kun Oberthürnau. Vivas ĉi tie 273 loĝantoj (2023).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Uherčice, Stálky, Dešná, Drosendorf-Zissersdorf kaj Raabs an der Thaya.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1251.
Dum Krajířové z Krajku la urbeto akiris rajton fermi geedzecajn kontraktojn kaj rajton de propra juĝo. Tra Vratěnín kondukis imperiestra ŝoseo el Vieno ĝis Prago. Rejungeja poŝta konstruaĵo kun loĝigo kaj gastejo estis en la jaro 1723 avancita al ĉefa poŝta stacio. La urbeto perdis sian signifon post forklinigo de nova imperiestra vojo tra Znojmo al Moravské Budějovice. Malfeliĉan influon por la evoluo de urbo havis ankaŭ decido de imperiestro Jozefo la 2-a nuligi ĉi tiean monaĥejon. Post la unua mondmilito la municipo kun plejparto de la germana loĝantaro falis al Ĉeĥoslovakio, kio gvidis pli poste al granda nacieca streĉo. Post Munkena interkonsento la municipo estis alligita al Germanio, inter la jaroj 1938 - 1945 Vratěnín estis konsisto de Regna govio Malsupra Danubio kaj post fino de la dua mondmilito ĝi apartenis al la unuaj municipoj, kiuj en la renovigita Ĉeĥoslovakio ellandigis sian germanan loĝantaron.
Al la 9-a de februaro 2021 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 551 |
1880 | 522 |
1890 | 536 |
1900 | 528 |
1910 | 487 |
1921 | 528 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 529 |
1950 | 426 |
1961 | 342 |
1970 | 330 |
1980 | 320 |
1991 | 307 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 293 |
2014 | 295 |
2016 | 308 |
2017 | 307 |
2018 | 298 |
2019 | 307 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 298 |
2021 | 272 |
2022 | 280 |
2023 | 273 |
Mitoj
Inter la loka ellandigita germana loĝantaro cirkulis la tuta vico da mitoj kaj rakontoj:
- Dum certaj tagoj en tempo de advento oni aŭdadis el arbaro lamentantan peteman voĉon: "Kien mi donu tion?" Neniu sciis respondi kaj tuj kiam iu ekaŭdis la vokadon, li ekfuĝis. Nur unuvespere ekaŭdis la malĝojan peton unu metilernanto kaj li respondis en la arbaron: "Tien, kie vi prenis tion." La voĉo respondis al tio: "Dio benu vin!" kaj por ĉiam ĝi malaperis. La ensorĉita spirito estis bienulo, kiu dumvive translokigis limŝtonon de sia parcelo kaj li devis kiel punon porti ĝin tiel longe, ĝis kiam ia kuraĝa homo ne respondis lian demandon.[1]
Memorindaĵoj
- Preĝejo de sankta Jakobo pli Granda
- Statuo de Francisco Xavier
- Statuo de sankta Johano Nepomuka
- Statuo de Virgulino Maria
- Kapelo Dia Tombo en tombejo (kadavrejo)
- Monaĥejo de nudpiedaj aŭgustenanoj
Pluaj fotoj
- Vilaĝplaco kun kolono
- Vratěnín
- Doganejo Vratěnín
- Monaĥejo de nudpiedaj aŭgustenanoj
- Malpeza foortikaĵo ĉe Vratěnín