- Tiu ĉi artikolo temas pri moravia urbo. Pri parto de urbo Plánice temas artikolo Vracov (Plánice).
Vracov | |||
germane Wratzow | |||
urbo | |||
Urbodomo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Vracov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Hodonín | ||
Administra municipo | Bzenec | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Grandmoravia imperio | ||
Montaro | Kyjova montetaro | ||
Raraĵo | Habanaj vinkeloj | ||
Situo | Vracov | ||
- alteco | 183 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 58′ 47″ N 17° 13′ 06″ O / 48.97972 °N, 17.21833 °O (mapo) | ||
Katastro | 44,50 km² (4 450 ha) Vracov | ||
Loĝantaro | 4 539 (2023) | ||
Denseco | 102 loĝ./km² | ||
Valego | Malsupramoravia valego | ||
Plantaro | Vina vito | ||
Unua skribmencio | 1201 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 696 42 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0645 | ||
NUTS 5 | CZ0645 586765 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de urbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Vracov | |||
Retpaĝo: www.mestovracov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Vracov estas urbo en la Sudmoravia regiono de Ĉeĥio. Ĝi situas 15 km sudokcidente de la urbo Uherské Hradiště. Vivas ĉi tie 4 539 loĝantoj (2023). En la urbo estas registritaj 1724 domoj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vlkoš, Těmice, Strážnice, Skoronice, Ratíškovice, Rohatec, Ježov, Kelčany, Žeravice, Žádovice, Vacenovice, Bzenec kaj Petrov.
Historio de urbo
La unua skriba mencio pri civito sur la loko devenas el la jaro 1201. Kiel vilaĝego ĝi estis menciita unuafoje en la mezo de la 14-a jarcento. En 1518 Vracov ricevis privilegion kuiri bieron kaj de tiu tempo ĝi estas nomata urbeto. Ekde la 1-a de januaro 1967 ĝi estis avancigita je urbo.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 574 |
1880 | 2 999 |
1890 | 3 363 |
1900 | 3 594 |
1910 | 3 922 |
1921 | 3 825 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 4 002 |
1950 | 3 993 |
1961 | 4 335 |
1970 | 4 158 |
1980 | 4 296 |
1991 | 4 384 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 4 531 |
2014 | 4 534 |
2016 | 4 553 |
2017 | 4 524 |
2018 | 4 542 |
2019 | 4 557 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 4 570 |
2021 | 4 399 |
2022 | 4 513 |
2023 | 4 539 |
Esperanto-movado
En Vracov naskiĝis Stanislava Chrdlová. Estas gastiganto de Pasporta Servo tie. Krome en vilaĝo loĝas geedzoj Vyšinkovi, kiuj posedas sukeraĵfarejon, kiu havas retejon ankaŭ en esperanto.
Memorindaĵoj en la urbo
- Frugotika kirko de Sankta Laŭrenco konstruita en la stilo de burgunda-cisterciana arkitekturo. En la origina formo konserviĝis ĝia sacerdotejo el 1240. En la 18-a jarcento okazis baroka alikonstruo de la kirko. Ĝia statua ornamo devenas el la ateliero de Ondřej Schweigl.
- La plej malnova parto de Vracov estas Stará ulice (Malnova strato, 1604)
- Grupo da domoj nomata Baráky (Barakaro) - la domoj estis konstruitaj en la 16-a jarcento kaj 17-a jarcento.
- Raraĵo de la urbo estas konservitaj antikvaj habanaj vinkeloj.