Voyage
Вояж

vendejaro
Lando: Rusio
Regiono: Tjumena provinco
Urbo: Tjumeno
Distrikto: la Kalinina administra distrikto
Urboparto: la Centro
Geografia situo 57° 8′ 46″ N, 65° 32′ 32″ O (mapo)57.14611111111165.542222222222Koordinatoj: 57° 8′ 46″ N, 65° 32′ 32″ O (mapo)
Voyage (Tjumena provinco)
Voyage (Tjumena provinco)
DEC
Voyage
Voyage

Map

Adreso: strato Herzen, 94
Malfermita en: 2013
Vendejoj: pli ol 100
Areo: 41 000 m²
Etaĝoj: 3
Parkumejo: 748 aŭtoj (326 subtere kaj 422 subĉiele)[1]
Malfermaj horoj: 10:00 ĝis 22:00
Retejo: Oficiala retejo ruse
Komunejo: Voyage
Vestobutiko
Fotoekspozicio

Voyage (ruse Вояж) estas la aĉetcentro en Tjumeno (Rusio), malfermita en 2013.

Situo

La aĉetcentro troviĝas ĉe strato Herzen, domo N 94, ĉe angulo kun strato Maurice Thorez.

Historio

Origine tio estis teritorio de la provinca unio de konsumista kooperacio, okupita de ĝiaj unuetaĝaj brikaj stokejoj. En la 1990-aj jaroj ili transformiĝis je vendejoj. En 2002 subĉiela bazaro, situinta trans strato Herzen, estis fermita por liberigi spacon por konstruado de la aĉetcentro La Centra, kaj la bazaro translokiĝis al tiu tereno, kie funkciis dum kelkaj jaroj[2]. Poste ĝi estis forigita, la stokejoj detruitaj.

La konstruado komenciĝis en novembro 2011. Origine oni planis nomi ĝin Globus[3]. La 1-an de decembro 2013 la aĉetcentro ekfunkciis kiel Voyage[1], la 4-an de decembro okazis la solena malfermo[4]. La 3-an de oktobro 2014 tie malfermiĝis kafejo Starbucks — la unua en la urbo[5].

Priskribo

La aĉetcentro havas du enirejojn ĉe kontraŭaj flankoj. Ĝi havas formon de galerio, etendiĝanta laŭlonge de strato Maurice Thorez kaj imitas eŭropan strateton kun benkoj kaj dekoraciaj lanternoj. Centre de la aĉetcentro haveblas lifto, per kiu interalie eblas eniri subteran parkumejon. Apud ĝi troviĝas bankmaŝinoj kaj vestejo.

En la unua etaĝo funkcias supermerkato, du kafejoj (inkluzive Starbucks), juvelaj vendejoj, movtelefonaj salonoj, bankmaŝinoj, butikoj de vestoj kaj kosmetikaĵoj, apoteko kaj vestejo. En la dua etaĝo troviĝas butikoj de vestoj kaj ŝuoj, kafejoj (inkluzive KFC), okulvitra salono. La tria etaĝo grandparte estas okupita je butikoj de infanaj vestoj, ŝuoj, ludiloj ktp. Krome tie funkcias manĝokorto (inkluzive de restoracio Subway), amuzejoj por infanoj kaj restoracio de kartvela kuirarto. Inter la prezentitaj markoj menciindas H&M, Swarovski, Colin’s, LEGO, Mango, Bershka, Glenfield, FINN FLARE. Distrejoj (kiel kinejo) mankas, ĉar origine la aĉetcentro estis planita kiel moda galerio[6].

La subtera parkumejo envetureblas ĉe ambaŭ flankoj de la aĉetcentro. La subĉiela parkumejo troviĝas ĉirkaŭ ĝi kaj estas senpaga, negardata. Ĝi envetureblas de stratoj Herzen kaj Maurice Thorez.

En la suda parto de la subĉiela parkumejo ekde 2017 funkcias ŝarĝostacio por elektraj aŭtoj [7].

En Voyage ofte okazas artaj kaj aliaj publikaj aranĝoj[8], prezentaĵoj[9], malfermiĝas ekspozicioj[10], aperas artaj instalaĵoj[11].

Interesaĵoj

En la dua etaĝo staras amuza figuro — ĉevalo en pelto kiel estas ŝerco aludanta al la ŝerca ruslingva esprimo “ĉevalo en pelto” (ruse конь в пальто). Ĝi estis donacita de Natalja Osinceva, direktoro de la proksima aĉetcentro CUM.

Publika transporto

La plej proksimaj bushaltejoj estas Maurice Thorez ĉe strato strato Maurice Thorez (tuj apud la aĉetcentro) kaj Herzen ĉe strato Herzen (trans la strato).

Bildaro

Referencoj

  1. 1 2 Татьяна Криницкая (2013-12-02) «Вояж» и «Кукуруза» открылись в Тюмени в один день (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-07-24.
  2. Центральный рынок Тюмени будет реконструирован в пятиэтажный торговый комплекс (ruse). Regnum (2002-10-16). Alirita 2019-07-24.
  3. Татьяна Криницкая (2013-01-25) ТЦ на ул. Герцена ежедневно будут посещать 20 тыс. человек (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-07-24.
  4. Открытие нового ТЦ «Галерея Вояж» в г.Тюмень (ruse). Plastilin (2017-08-10). Alirita 2019-07-24.
  5. Иван Чупров (2014-10-01) На открытии в Тюмени Starbucks угостит посетителей за свой счет (ruse). Vsluh.ru. Alirita 2019-07-24.
  6. Торговый комплекс «Вояж» откроется в Тюмени через 2 недели (ruse). MegaTyumen (2013-11-18). Arkivita el la originalo je 2019-07-25. Alirita 2019-07-24.
  7. Тюмень: бесплатные амперы – для электромобилей и гироскутеров (ruse). Park72.ru (2017-12-08). Alirita 2019-07-24.
  8. Лина Орлова (2018-03-07) О чем мечтают тюменские дети, подскажет новый арт-объект в ТРЦ "Галерея Вояж" (ruse). Tjumenskaja Linija. Alirita 2019-07-24.
  9. В Тюмени прошел юбилейный «День застройщика» (ruse). Kvartirnij Vopros. Alirita 2019-07-24.
  10. Светлана Вершинина (2016-12-01) В Тюмени состоялось открытие фотовыставки «Сибиряки» (ruse). Tjumenskaja Oblast Segondja. Alirita 2019-07-24.
  11. Маргарита Калинкина (2018-10-12) В центре Тюмени установят деревянный арт-объект с надписью из ниток (ruse). Komsomolskaja Pravda. Alirita 2019-07-24.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.