Vox Latina (tradukite: Latina vorto aŭ Latina voĉo) estas periodaĵo latinlingva el Germanlando, kiun laŭ propra reklamo legu ĉiuj ŝatantoj de la latina lingvo, ĉiuj instruistoj, ĉiuj lernintoj, ĉiuj lernantoj.[1] Ĝi do tute dediĉis sin al la flego de Latinitas viva.
Establintoj
Ĝian redaktadon estris longan tempon Caelestis Eichenseer. La eldonadon prizorgas anoj de la Universitato de Saarbrücken. Kuneldonanto por multaj jaroj estis la germana juristo kaj sociologo Christian Helfer.
Aŭtoroj
Jenas la plej gravaj aŭtoroj (ofte kun latinigita nomo) kiuj verkis aŭ verkas por la gazeto:
- Alain van Dievoet
- Alessandra Poggi
- Andreas Fritsch
- Anna Elissa Radke
- Basile Hypeau
- Caelestis Eichenseer
- Cleto Pavanetto
- Dirk Sacré
- Friedrich Kraemer
- Gerhard Fink
- Giovanni Teresi
- Guy Licoppe
- Harry C. Schnur, latinigite Arrius Nurus
- Helmut Rixecker
- Johannes Wieland
- Mauricius Hellewell
- Michael Baltes
- Olindo Pasqualetti
- Reinhard Brune
- Rochus Habitzky
- Roland Sartorius
- Rudolph Masciantonio
- Rudolf Weis
- Sigrid Albert
- Susanna Lauff
- Teodoro Ciresola
- Vladimir Schaton
Eksteraj ligiloj
Notoj
- ↑ La originala reklamteksto: Periodicum temporis praesentis ex integro Latine scriptum, quod ad omnes spectat, qui linguam Latinam diligunt, docent, didicerunt, discunt, kiel legeblas ĉe http://www.voxlatina.uni-saarland.de/1_12.htm
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.