Votuclube | ||
---|---|---|
Votuporanga Clube | ||
organizaĵo | ||
Komenco | 6-a de aprilo 1954 | |
Sidejo | Votuporango | |
Tipo | Socia klubo | |
Retejo | www.votuclube.com.br | |
Votuclube [votuKLUbe], oficiale Votuporanga Clube en la portugala, estas socia, distra kaj sporta klubo en la brazila urbo Votuporango, fondita la 6-an de aprilo 1954.
En ĝi la membroj ĝuas grandan sportejon, naĝejojn, gimnastikejon, lernadon pri futbalo, naĝado, ĵudo kaj baleto krom socian salonon por okazigi diversajn eventojn kiel prelegojn, konferencojn, koncertojn, vespermanĝojn, festojn pri geedziĝoj, datrevenoj, diplomiĝoj, inter aliaj.
La sidejo de Votuclube troviĝas en la urbocentro kaj okupas la tutan areon de dombloko, limigita de la stratoj San-Paŭlo, Espirito-Santo, Baio kaj Tibaĵio.
Referencoj
- ↑ Informpaĝo en la retejo de la plenuma povo de Votuporango Arkivigite je 2021-09-20 per la retarkivo Wayback Machine portugale
- ↑ Informpaĝo en la retejo pri turismo de la pleluma povo de Votuporango Arkivigite je 2021-09-18 per la retarkivo Wayback Machine portugale
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de Votuclube Arkivigite je 2021-06-16 per la retarkivo Wayback Machine portugale
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.