En gramatiko, vortgrupo (aŭ sintagmo) estas sinsekvo da vortoj, interligitaj gramatike kaj sence, kiu prezentas konceptan unuon (aĵon, econ, agon ktp).
Vortgrupo estas sintaksa unuo (interalie, sed ne nur, frazmembro) kiu aperas en parolo kiel parto de frazo. Ekz‑e en la frazo
- Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon
la vortoj «sian antaŭan piedegon» estas substantiva vortgrupo, kiu en la donita frazo rolas kiel ties objekto.
Ĉefelemento, flankelementoj
Normale vortgrupo havas ĉefelementon[1], vorton kiu determinas la tipon kaj la gramatikan funkcion de la vortgrupo. Oni uzas la vortospecon de la ĉefelemento por nomi la tutan grupon; tiel en la ĉi-supra ekzemplo ni apartigis substantivan vortgrupon kies ĉefelemento estas «piedegon». La ceteraj vortoj estas flankelementoj[1].
En la sekvaj ekzemploj la ĉefelemento aperas grase:
- mense kalkuli, spekti filmon (verbaj grupoj)
- tro frue, malproksime de l’ domo (adverbaj grupoj)
- mirinde bela, preta forrajdi (adjektivaj grupoj)
- grandega hundo, la plano de verko, fiŝo en akvo (substantivaj grupoj).
Terminologia noto
Anglalingve vortgrupo estas en:phrase, perfida ŝajnamiko: ja en Esperanto frazo estas ne malpli ol propozicio, dum la angla phrase malpli granda ol propozicio. Tial ekz‑e en:noun phrase nepre ne estu substantiva frazo, sed substantiva (vort)grupo.