Voor een verloren soldaat | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Voor een verloren soldaat |
Produktadlando | Nederlando |
Originala lingvo | nederlanda |
Kina aperdato | 1999 |
Daŭro | 92 min. |
Ĝenro | Komedio |
Kameraado | Nils Post |
Reĝisoro(j) | Roeland Kerbosch |
Produktisto(j) | Matthijs van Heijningen |
Scenaro | Rudi van Dantzig • Roeland Kerbosch • Don Bloch |
Laŭ la verko de | romano de Rudi van Dantzig |
Muziko de | Joop Stokkermans |
Ĉefrolantoj | Maarten Smit, Jeroen Krabbé, Andrew Kelley, Freark Smink, Elsje de Wijn |
Distribuo | Malofilm Distribution
Concorde Picture |
IMDb | |
Voor een verloren soldaat ("Por perdita soldato") estas nederlanda filmo de 1992, bazita sur samnoma membiografia romano de la baletisto kaj baletestro Rudi van Dantzig[1][2].
Intrigo
La filmo temas pri la ama kaj seksa rilato inter knabo 12-jara (Dantzig) kaj kanada soldato dum la lastaj monatoj antaŭ la liberigo de Nederlando de la nazia okupacio dum la Dua Mondmilito.
Jeroen (Jeroen Krabbé) rememoras la momenton de 1944, kiam li (Maarten Smit) kaj aliaj knaboj estis senditaj de iliaj gepatroj el la urbo, kiu suferis malabundon de nutraĵoj, al la kamparo, por eskapi de la milito. Tie Jeroen enloĝiĝas ĉe familio de fiŝistoj de angiloj. Tamen, malgraŭ la abundo de nutraĵoj, li sentas fortan nostalgion.
La aferoj ŝanĝiĝas kiam la vilaĝo estas liberigita de la kanadaj trupoj. Tiam li konatiĝas kun Walt Cook (Andrew Kelley), kanada soldato proksimume 20-jara, kiu fariĝas sia amiko. Jeroen ĝuas kontemplante la soldaton en la duŝejoj kaj la rilato inter ili venas fine al seksumado. Liaj adoptaj gepatroj konscias pri la proksimeco inter Jeroen kaj la soldato, sed en la filmo ne restas klara se ili ja konas la seksan naturon de la rilato.
Kelkaj tagojn poste, la trupoj de Walt ricevas la ordonon retreti kaj Walt foriras sen adiaŭi Jeroen'on. Tiu ĉi restas kun rompita koro, ĉar li konservas nur unu foton kiel memoraĵo de la soldato. Post kiam la milito finiĝas li revenas en Amsterdamon ĉe sia familio kaj decidas iam iri al Usono.
La filmo finiĝas per plenkreska Jeroen memoranta kun amo la historion kaj provanta esprimi ĝin per baleta danco. Dum li sin ekzercas, lia asistanto donas al li koverton. Kiam li malfermas ĝin trovas tie grandigon de la sola foto lia kun sia gastiga familio, kaj ankaŭ freŝadatan grandigon de la identiga insigno de la soldato. Tiam li ekrimarkas, ke jam venis la tempo, post tiom da jaroj, por retrovi lian perditan soldaton.