![](../I/Vom_Bier_zur_Bratwurst.JPG.webp)
![](../I/Wachsenburggemeinde_Holzhausen.jpg.webp)
![](../I/Vom_Bier_zur_Bratwurst_2.JPG.webp)
Vom Bier zur Bratwurst (tradukite: De la biero ĝis la fritkolbaso) estas kulinara-geologia aventurpado longa je 16 km (rondirite) inter Arnstadt kaj Holzhausen (Germanujo).
Priskribo
La rondirada migradopado unuigas la hotelan kaj bierfarejan komplekson Hotelpark Stadtbrauerei en Arnstadt kun la muzeo pri la kradrostita kolbaso en Holzhausen (malaperis en 2019 pro alienlokiĝo).
Laŭlonge de la rondvojeto tra idiliecaj pejzaĝoj - kiuj inspiris jam la pentriston Otto Knöpfer - videblas grandaj plastikaĵoj de Christoph Hodgson. Ili montras la intimecon inter natura medio kaj kuirarto. Ĉe sep stacioj oni estas informita pri la historio kaj la fertileco de hejmregionaj kultiveblaj teroj, kio estas fundamento de ĉiu kulinara tradicio. La milda klimato kune kun riĉaj kampoj respondecis pri frua setlo de homoj en Turingio.
Migrante oni konatiĝis ankaŭ kun la geografio de la lando danke al ravaj belvidoj en ĉiujn ĉielajn direktojn (Kasteloj Tri Gleichen, Turingia Arbaro, Arnstadt, Erfurto. La multspecaj flaŭro kaj faŭno ĉe la vojrandoj ankoraŭ pligrandigas la ĝuadon.
De aprilo ĝis aŭgusto estas ofertataj gvidataj iradoj kun fakuloj.
La stacioj
Dumvoje rekomendatas halti ĉe jenaj sep stacioj kun belaj skulptaĵoj apud informtabuloj:
- Giganta biero ĉe la bierfarejo de Arnstadt
- Giganta kulero (el sabloŝtono)
- Giganta lupolstango (sur eksa lupolkultivada kampo)
- Giganta furaĝbeto
- Giganta kradrosto ĉe la Kupra vojo
- Giganta fritkolbaso (en kiun eblas eniri), apud la kolbasmuzeo
- Giganta abata bastono (ĉe malnova abatejo, kie unue menciitis la turingia kradrostita kolbaso
Por kulturemuloj ekzistas ankoraŭ aliaj defioj, kiel la vizito de:
- la historia urbokerno de Arnstadt
- arkeologia eksperimentada areo en Haarhausen
- Wachsenburg en Holzhausen
- Otto-Knöpfer-domo en Holzhausen
- la Zoologia ĝardeno de Arnstadt
- la elfositaĵoj de la Monaĥejo de Sankta Valpurgo surmonte en Arnstadt
Eksteraj ligiloj
- Pri la aventura pado sur fremdultrafika retpaĝaro pri Turingio. Arkivigite je 2015-03-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Prezentado de la pado en la sezono 2012: feliĉa kombino inter turisma reklamado kaj geologia informado.
- La pado surmape. Arkivigite je 2014-04-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Faldfolio deŝutebla. Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine