Volodimir Pacjurko Володимир Пацюрко | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 26-an de majo 1943 |
Morto | la 18-an de marto 2019 |
Lingvoj | Esperanto |
Loĝloko | Lviva provinco |
Nacieco | ukraino |
Ŝtataneco | Ukrainio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Volodimir PACJURKO (en cirilaj literoj Володимир Пацюрко), naskiĝinta la 26-an de majo 1943[1] — forpasis la 18-an de marto 2019, estis ukraina esperantisto kaj instruisto pri la ukraina lingvo kaj literaturo. Esperantistiĝinta en la jaro 1957, aparte li konatiĝis kiel aŭtoro de duvoluma Granda Ukraina-Esperanta Vortaro (Великий есперантсько-український словник, 2010)[2][3], kiun li eldonis kune kun Eŭheno Kovtonjuk, sed krome ankaŭ amplekse tradukas literaturon el la ukraina lingvo al Esperanto kaj male. En 1991 en dek unu volumoj revivigis la historian gazeton Ukraina Stelo, en unua periodo aperinta inter 1913 kaj 1923. Kunfondinto (1989) kaj honora membro de Ukrainia Esperanto-Asocio.[4]
Dum longa tempo li vivis en Pustomiti (Пустомити, pole Pustomyty), distrikta ĉefurbo en la Lviva provinco de okcidenta Ukrainio.
Bibliografio
Referencoj
- ↑ informoj en la "Ukrainia adresaro" (kun portreta foto de li) (HTML). Arkivita el la originalo je 2013-08-01. Alirita 2014-06-30.
- ↑ artikolo pri la Granda Ukraina-Esperanta Vortaro de 2010 en la ukrainlingva vikipedio
- ↑ La Esperanto-ukraina vortaro Arkivigite je 2020-12-09 per la retarkivo Wayback Machine en la reto
- ↑ mencio pri lia honora kaj dumviva membreco de UkrEA en la asocia retejo Arkivigite je 2013-12-05 per la retarkivo Wayback Machine