Volkovce, hungare Valkóc, germane Walkowitz estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ankoraŭ vilaĝeto apartenas al la municipo.
Volkovce | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Nitra | ||
Distrikto | Zlaté Moravce | ||
Poŝtkodo | 951 87 | ||
Aŭtokodo | ZM | ||
Telefonkodo | ++421-37-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 020 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 87 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°20′20″N 18°27′20″O / 48.33889°N, 18.45556°O (mapo) Koordinatoj: 48°20′20″N 18°27′20″O / 48.33889°N, 18.45556°O (mapo) | ||
Alto | 205 m s.m. | ||
Areo | 12 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Volkovce [+] | |||
Situo
Volkovce situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Kozárovce-Zlaté Moravce. La lasta urbo troviĝas je 7 km-oj.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1275 en formo "Wolkouch". En 1358 la loĝantoj nobeliĝis. En 1535 incendio okazis, en 1599 la turkoj bruldetruis la setlejon. En 1601 oni komputis tie 53 domojn. En 1828 loĝis tie 330 vilaĝanoj en 50 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Valkóc 516 homoj, (plejparte slovakoj). En 1912 stacidomo ekfunkciis. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Aranyosmarót, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Volkovce 1036 homoj, (1002 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Jakobo el la 14-a jarcento, en 1754 barokiĝis
- ŝtona kruco de 1777
Famuloj
En la iama Balkóc naskiĝis hungara arkitekto Fülöp Weinréb.
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio