En poezio, la vorto asonanco signifas du malsamajn aferojn:
Sonfiguro
Sonfiguro, konsistanta en la ripetado de unu sama aŭ simila vokalo en la sinsekvaj vortoj de frazo, ekz. en "Noktuo jam ululis sur forumo" aŭ "Mia magia akvilegio", kie "u" aŭ "i" faras asonancojn.
Oni komparu kun aliteracio.
Kvazaŭrimo
Kvazaŭrimo kun samaj akcentaj kaj postakcentaj vokaloj kaj malsimilaj konsonantoj; ekz. "tamen - klare", "kria - iras" aŭ "fervore – korten".
Asonanci (tr) signifas fini versojn per asonancoj: asonancita poemo.
Oni komparu kun agordo.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.