Vojtěch Nejedlý | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 17-an de aprilo 1772 en Žebrák | |
Morto | 7-an de decembro 1844 (72-jaraĝa) en Žebrák | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Etno | ĉeĥoj vd | |
Lingvoj | ĉeĥa vd | |
Memorigilo | ||
Familio | ||
Gefratoj | Jan Nejedlý vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • tradukisto • verkisto • katolika sacerdoto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vojtěch NEJEDLÝ (naskiĝis la 17-an de aprilo 1772 en Žebrák - mortis la 7-an de decembro 1844 en Žebrák) estis ĉeĥa poeto, frato de Jan Nejedlý.
En 1789 li ekstudis filozofion en Prago, kie lin influis patriotisme la profesoro de matematiko Stanislav Vydra (1741-1804), poste ankaŭ teologion kaj fariĝis paroĥestro en diversaj lokoj.
Li estis fondinto de la unuaj bibliotekoj por lernantoj kaj favoranto de amatoraj vilaĝaj teatroj.
Literature signifaj estas liaj predikoj kaj poemoj, inter kiuj elstaras Sendanka filino, Přemyl Otakar en Prusio kaj Diino.
Verkoj
- Poslední soud (La lasta juĝo, 1804)
- Nedělní kázání (Dimanĉaj predikoj, 1806)
- Sváteční kázání (Festotagaj predikoj, 1807)
- Ladislav a dítky jeho (Ladislao kaj infanoj liaj, 1807)
- Básně (Poemoj, 1833, 1835)
- Otokar (Otokaro, 1835)
- Karel IV (Karolo la 4-a, 1835)
- Vratislav (Vratislao, 1836)
- Václav (Venceslao, 1837)
- Bohyně (Diino, apeeris 1910)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.