Vojaĝo en Faremidon
kaj
Du Ŝipoj
Vojaĝo en Faremidon  kaj  Du Ŝipoj
Vojaĝo en Faremidon
kaj
Du Ŝipoj
AŭtoroFrigyes Karinthy
Eldonjaro1934
UrboBudapeŝto
EldonintoLiteratura Mondo
Paĝoj83

Vojaĝo en Faremidon kaj Du Ŝipoj estas du noveloj de Frigyes Karinthy (Frederiko Karinthy). El la hungara tradukis ilin Lajos Tárkony (Ludoviko Totsche); la 83-paĝa libro aperis en la jaro 1934 ĉe Literatura Mondo en Budapeŝto.

Recenzoj

Citaĵo
 La Vojaĝo estas kvazaŭ daŭrigo de la romano Gulliver de Swift. Bo­na traduko. 
 Enciklopedio de Esperanto
Citaĵo
 Karinthy estas hungara novelisto, li naskis kaj mortis en Budapest (1888-1938). Tre kompleksa talento, humoristo samtempe indiferenta kaj kompatema li verkis romanojn kiel la ŝnurdancisto, Vojaĝo al Kapilarejo, unu dramon "Morgaŭ matene" en 1914 kaj tre artajn noveletojn.
La unua novelo - Vojaĝo en Faremidon - portas la leganton en landon neordinaran. Oni admiras la fantazion de l' aŭtoro.
La dua - Du Ŝipoj - temas pri la vojaĝoj de Kolumbo al la trovado de Ameriko. Tre bona traduko. 
 1934, Historio de Esperanto III, paĝoj 846-847

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.