Por la franca departemento, vidu la paĝon Vosges.

Vogezoj
montaro
montaro, eble geologie nerilatita [+]

LandoFrancio

Supermara alteco1 424 m [+]
Koordinatoj48° 0′ N,  0′ O (mapo)487Koordinatoj: 48° 0′ N,  0′ O (mapo)
Plej alta punktoGrand Ballon [+]
Areo5 500 km² (550 000 ha) [+]


Vogezoj (Tero)
Vogezoj (Tero)
Reliefo de la Vogezoj

Vogezoj (Francio)
Vogezoj (Francio)

Map
Vogezoj
Vikimedia Komunejo:  Vosges mountains [+]
La granda pilko
Chajoux -valo en la Bresse, Francio

Vogezoj estas mezalta montaro en orienta nordfrancio. Ĝia ĉefmonto estas "le grand ballon" (la granda pilko), antaŭe nomita "Ballon de Guebwiller". Ĝi altas 1424 metrojn.

La montĉeno situas de la okcidenta flanko de la Rejnovalo nordorienten, kaj etendiĝas de Bazelo ĝis Mainz, trans distanco de 250 km.

Tiu montaro donis ĝian nomon al la franca departemento Vosges.

De 1871 ĝis 1918 tra ĝia suda parto pasis la limo inter Francio kaj Germanio. Estas diversaj geologiaj similaĵoj inter la Vogezoj kaj la Nigra Arbaro. La Vogezoj plejparte konsistas el granito kaj ruĝa grejsosabloŝtono.

La ĉeno estas dividita en tri partoj: Grandaj Vogezoj, de Belfort ĝis Bruche; Centraj Vogezoj, inter Bruche kaj Col de Saverne; Malaltaj Vogezoj, inter Col de Saverne kaj fonto de Lauter; kaj la Hardt. La rondaj pintoj de Grandaj Vogezoj estas nomataj ballons (pilkoj en la franca).

Departementoj Vosges kaj Haute-Saône estas separitaj de Alzaco kaj Belfort per la Ballon d'Alsace, aŭ la St Maurice. La plej alta pinto, Grand Ballon atingas alton de 1424 m.

La fervojo de Parizo al Strasburgo iras trans Col de Saverne. Neniu fervojo transpasas Vogezojn inter Saverne kaj Belfort, sed estas diversaj vojoj trans la montpasejoj, ekzemple Col du Bonhomme; Col de la Schlucht kaj Col du Bussang.

Estas diversaj meteorologiaj diferencoj inter la orientaj kaj okcidentaj regionoj de la montĉeno. La jara pluvado estas multe pli granda kaj la averaĝa temperaturo multe pli malalta en la oriento ol en la okcidento.

Listo de plej altaj pintoj

  • Grand Ballon 1424 m
  • Storkenkopf 1366 m
  • Hohneck 1364 m
  • Kastelberg 1350 m
  • Klinskopf 1330 m
  • Rothenbachkopf 1316 m
  • Lauchenkopf 1314 m
  • Batteriekopf 1311 m
  • Haut de Falimont 1306 m
  • Gazon du Faing 1306 m
  • Gazon du Faîte 1303 m
  • Ringbuhl 1302 m
  • Soultzereneck 1302 m
  • Petit Ballon 1272 m
  • Ballon d'Alsace 1247 m
  • Ballon de Servance 1216 m
  • Col de la Schlucht 1139 m
  • Champ du Feu 1099 m
  • Donon 1008 m


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.