Vodňany | |||
germane Wodnian | |||
urbo | |||
Preĝejo apud placo en Vodňany | |||
|
|||
Oficiala nomo: Vodňany | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Strakonice | ||
Administra municipo | Vodňany | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rivero | Blanice | ||
Situo | Vodňany | ||
- alteco | 398 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 08′ 52″ N 14° 10′ 32″ O / 49.14778 °N, 14.17556 °O (mapo) | ||
Areo | 36,36 km² (3 636 ha) | ||
Loĝantaro | 7 446 (2023) | ||
Denseco | 204,79 loĝ./km² | ||
Baseno | Ĉeskobudejovica baseno | ||
Unua skribmencio | 1336 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 389 01 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0316 | ||
NUTS 5 | CZ0316 551953 | ||
Katastraj teritorioj | 6 | ||
Partoj de urbo | 9 | ||
Bazaj setlejunuoj | 16 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Vodňany | |||
Retpaĝo: www.muvodnany.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Vodňany estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, distrikto Strakonice, duonvoje inter urboj Strakonice kaj České Budějovice. Ĝi ekestis ĉe orplacerejoj ĉe la rivero Blanice inter la 12-a kaj 13-a jarcentoj. En 2023 ĝi havis 7 446 loĝantojn.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Protivín, Dříteň, Libějovice, Krašlovice, Stožice, Číčenice, Bavorov, Chelčice, Pohorovice kaj Skočice.
La urbo estas konata precipe pro sia fiŝkaptista kaj fiŝlaga tradicio.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 5 784 |
1880 | 5 605 |
1890 | 5 364 |
1900 | 5 556 |
1910 | 5 811 |
1921 | 5 664 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 5 813 |
1950 | 5 624 |
1961 | 6 287 |
1970 | 6 284 |
1980 | 6 624 |
1991 | 6 331 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 6 581 |
2011 | 7 147 |
2014 | 6 870 |
2016 | 6 856 |
2017 | 6 880 |
2018 | 6 876 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 6 953 |
2020 | 7 028 |
2021 | 6 816 |
2022 | 6 848 |
2023 | 7 446 |
Kvankam plejparton de la historiaj memorindaĵoj neniigis granda incendio en 1722, Vodňany povas fieri pro mezepoka muregaro kun defendobastionoj kaj akvofosaĵo. Dominanto de la historia urbocentro kun ampleksa kvadrata placo kaj konservitaj urbanaj domoj, malnova ponto, baroka statuo de Sankta Johano el Nepomuk, monumento de Petr Chelčický, kaj statuo de Jan Žižka estas gotika preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria el la 14-a jarcento.
En la urbo funkcias Urba muzeo kaj Urba galerio.
Partnerkomunumo
Vodňany havas komunuman partnerecon kun la komunumo Aarwangen en la samnoma distrikto de Kantono Berno en Svislando.
Pluaj fotoj
- Gotika preĝejo
|