Voĉ(o)kruciĝo estas en muzika tonmetado la superado aŭ malsuperado de voĉo per alia. En la orkestro-instrumentado de la malfruromantikismo kaj de la nuntempo voĉokruciĝo (resp. registro-elŝanĝo) efikas certajn sonefektojn, ekzemple kiam basinstrumentoj estas kondukataj en altajn registrojn kaj altaj instrumentoj en malaltajn registrojn.
Ĉar la organumaj kaj diskantaj voĉoj en la mezepoko ne jam estis ligitaj je sonspacoj, oni rigardas voĉokruciĝojn en komponaĵoj tiutempaj jam ne kiel specialkazoj. Nur per la spaca fiksigo de la registrovoĉo (unuopa voĉo) kaj per la planita elformado de la kvarvoĉa tonmetaĵo ekde la 15-a kaj 16-a jarcentoj voĉkruciĝoj fariĝis esceptokazoj. Sed por preterirado de malĝusta voĉkondukado kaj pro la konsisto de la tema materialo, ekzemple fugotemo, voĉkruciĝoj daŭre estis en uzo. Pro tio sonaj paraleloj estas pravigitaj, se la voĉoj interkruciĝas.