Voĉa glotala frikativo
ɦ
Priskribo de la signo de la IFA latina minusklo h kun la supra hoko dekstren
IPA-numero 147
Kodoj
HTML, dekume ɦ
Unikodo, deksesume U+0266
X-SAMPA h\
Kirshenbaum keine
Brajlo de IFA
Sono
Sona ekzemplo

[ɦa ʔaɦa]

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

La voĉa glotala frikativo estas voĉa konsonanto uzata en kelkaj lingvoj. Ĝia IFA-simbolo estas [ɦ]; en SAMPA, h\.

Priskribo

  • Ĝi estas pulma (la aerfluon produktas la pulmoj).
  • Ĝi estas frota, produktata per froto de la aerfluo en mallarĝigita gloto.
  • Ĝi estas glota, la bruo estiĝas dum la paso tra la gloto.
  • Ĝi estas voĉa, la voĉkordoj vibras (la responda senvoĉa parolsono estas la glota frotsono senvoĉa [h]).
  • Ĝi estas buŝa (la aero eliras nur per la buŝo).
  • Ĝi estas centra (la aerfluo pasas meze super la lango, ne flanke).

Uzado

  • Plej evidente [ɦ] aperas en la lingvoj ĉeĥa, slovaka (en kiuj ĝi estas signata per la litero h) kaj ukraina. En tiuj lingvoj ĝi funkcias kiel realigo de la praslava fonemo /g/, kaj povas aperi en diversaj pozicioj (ekz-e Pri tiu ĉi sono hlava [ˈɦla.va]). La izogloso [g]/[ɦ] estas unu el la plej antikvaj en la slava lingvaro.
  • En la norma Esperanto la parolsono [ɦ] ne ekzistas.
  • La slavaj lingvoj malhavas la sonon [h], sed ĝenerale la slavlingvanoj konas la sonon [ɦ] (kiel parolsonon ordinaran aŭ dialektan). Tial iuj esperantaj lerniloj (mis)rekomendas la sonon [ɦ] kiel surogaton por [h].
  • En kelkaj lingvoj (ekz-e en Brazilaj dialektoj de la portugala lingvo) [ɦ] povas aperi kiel alofono de /ʁ/.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.