Voĉa bilabiala plozivo | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
β | |||||||||
Priskribo de la signo de la IFA | greka minusklo β | ||||||||
IPA-numero | 127 | ||||||||
Kodoj | |||||||||
Unikodo, deksesume | U+03B2 | ||||||||
SAMPA | B | ||||||||
X-SAMPA | B | ||||||||
Kirshenbaum | B | ||||||||
Sono | |||||||||
| |||||||||
La voĉa bilabiala frikativo aŭ voĉa bilabiala frikativo estas konsonanta sono uzata en kelkaj parolaj lingvoj. La simbolo en la Internacia Fonetika Alfabeto, kiu reprezentas ĉi tiun sonon, estas ⟨β⟩, kaj la ekvivalenta X-SAMPA simbolo estas B
. Aparte ofta la sono estas en la hispana lingvo, kie ĝi signas ĉiun b kaj v kiu ne estas en komenca pozicio de vorto kaj ne sekvas nazalon.
- ekzemplo: iba [ˈiβa] (hispane: "mi iris")
- ekzemplo: la vuelta [la ˈβwelta] (hispane: "la reveno, la turno")
Por esperantistoj, kiuj ne kutimas aŭdi la hispanan, la sono aŭdiĝas tre simile al "v", sed en la Internacia Fonetika Alfabeto ankoraŭ ekzistas aparta sono por la esperanta "v" aŭskulti, kiu fariĝas per elspiro inter la suba lipo kaj la supraj dentoj, dum ĉe la β, kiel skribite, la aero elfluas per elspiro inter ambaŭ lipoj.
Priskribo
- Ĝia maniero de artikulacio estas frotsona, kio signifas, ke dum ĝia produktado la aerfluo tra la buŝo ne estas komplete obstruata/haltigita.
- Ĝia loko de artikulacio estas bilabiala, kio signifas, ke ĝi estas artikulaciata per ambaŭ lipoj.
- Ĝi estas voĉa, kio signifas, ke la voĉaj kordoj vibras dum la artikulacio.
- Ĝi estas buŝa, kio signifas, ke la aerfluo nur povas forkuri tra la buŝo.
- Ĉar la sono ne estas produktita per aerfluo sur la lango, ne ekzistas diferenco inter centra kaj flanka variaĵo.
- La aerflua meĥanismo estas pulma, kio signifas, ke ĝi estas artikulaciata per aero fluanta eksteren el la pulmoj, kiel multaj aliaj sonoj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.