![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vlastislav (apartigilo) |
Vlastislav | |||
germane Watislaw | |||
municipo | |||
![]() Vido al mezo de la municipo al oriento. En fono turo de burgo Skalka. | |||
|
|||
Oficiala nomo: Vlastislav | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Litoměřice | ||
Administra municipo | Lovosice | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Bohemia mezmontaro | ||
Memorindaĵoj | Skalka burgoruino, Skalka kastelo | ||
Situo | Vlastislav | ||
- alteco | 287 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 29′ 49″ N 13° 57′ 20″ O / 50.49694 °N, 13.95556 °O (mapo) | ||
Katastro | 5,64 km² (564 ha) Vlastislav | ||
Loĝantaro | 171 (2023) | ||
Denseco | 30,32 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1184 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 411 14 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0423 | ||
NUTS 5 | CZ0423 565873 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
![]() Situo enkadre de Ĉeĥio ![]() Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.mesta.obce.cz/vismo/index.asp?id_org=18348 | |||
![]() | |||
Vlastislav (Vlastjislav) estas vilaĝo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem troviĝanta 8 km okcidente de Lovosice. En la vilaĝo loĝas 171 loĝantoj (2023).
Historio
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1184, sed en loko de la vilaĝo estis pruveble jam en frua mezepoko konstruita burgejo. Laŭ Kroniko de Kosmas ĝi devis aparteni al luĉanidoj, al malamikoj de ĉeĥoj kaj servi aŭ kiel antaŭŝovita defendburgo aŭ eĉ kiel ĉefa administra burgo de Lucia princlando. Devis konstrui ĝin lucia princo Vlastislav. Laŭ mito ĉeĥoj devis eĉ neniigi ĝin. La perforta neniigo estas videbla ankaŭ el ĉirkaŭbruligitaj restaĵoj, kiuj estis trovitaj dum arkeologiaj elfositaĵoj, kiujn en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento gvidis D-ro Zdeněk Váňa. Problemo estas nur en datigado, la burgejo estis laŭ ĉio neniigita nur je 150 jaroj pli poste, ol kien la neniigon lokigas la mito.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 391 |
1880 | 375 |
1890 | 389 |
1900 | 349 |
1910 | 344 |
1921 | 338 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 331 |
1950 | 271 |
1961 | 264 |
1970 | 185 |
1980 | 160 |
1991 | 128 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 146 |
2011 | 151 |
2014 | 172 |
2016 | 164 |
2017 | 175 |
2018 | 171 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 174 |
2020 | 179 |
2021 | 178 |
2022 | 176 |
2023 | 171 |
Memorindaĵoj en ĉirkaŭaĵo
- Sur malgranda bazalta magmorokaĵo super la municipo elstaras turo de burgeto Skalka el la 14-a jarcento, detruita en la jaro 1639. De la turo eblas ekvidi burgoruinojn de pluaj burgoj en la ĉirkaŭaĵo - Košťálov, Oltářík, Ostrý, Házmburk. Senpere en najbareco de la burgoruino situas kastelo Skalka el fino de la 17-a jarcento.
- Kastelo kaj burgoruino de burgo Skalka
- Turo de burgo Skalka
Famaj naskiĝintoj
- kardinalo Schönborn - ĉefepiskopo viena