Vlaha (hungare: Magyarfenes madjarfeneŝ) estas vilaĝo en Rumanio sude de Cluj-Napoca. Administre ĝi apartenas al la komunumo Săvădisla.
Historio
Ĝia unua mencio estas en 1285. En 1876 oni establis la virĥoron Magyarfenesi Férfi Dalárda.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 271 loĝantojn (hungaroj), en 1992 973 (hungaroj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
- Péter Balázs (28-a de majo 1919- Cluj-Napoca 17-a de februaro 2003): pentristo, grafika redaktoro.
- Mária Bárdos (*4-a de februaro 1965): radioredaktorino.
- Péter Bárdos verkisto, publicisto.
- Ernő Bartha (n. Kluĵo, 1958): skulptisto
- Zsigmond Bazsó (*15-a de septembro 1938): verkisto, ĵurnalisto.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.