Vladislav Krapivin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Владислав Петрович Крапивин | |||||
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1938 en Tjumeno | ||||
Morto | 1-an de septembro 2020 (81-jaraĝa) en Jekaterinburgo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pneŭmonito vd | ||||
Tombo | tombejo Ŝirokoreĉenskoje vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusio vd | ||||
Alma mater | Urala Ŝtata Universitato vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • verkisto de porinfana literaturo • ĵurnalisto • scenaristo • sciencfikcia verkisto • prozisto • pedagogo • instruisto • poeto vd | ||||
Aktiva dum | 1962– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Granda kristalo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vladislav Petroviĉ KRAPIVIN (ruse Владислав Петрович Крапивин; la 14-an de oktobro 1938 — la 1-an de septembro 2020) estis ruslingva verkisto, aŭtoro de libroj pri kaj por infanoj kaj adoleskuloj.
Biografio
Vladislav Krapivin naskiĝis la 14-an de oktobro 1938 en Tjumeno. Li finis la ĵurnalistan fakultaton de la Urala Ŝtata Universitato en Sverdlovsko. Dum studado en la universitato li eklaboris en ĵurnalo "Veĉernij Sverdlovsk" ("Vespera Sverdlovsko"), iom da jaroj li laboris en la magazino "Uraljskij Sledopit".
En 1961 li organizis infanan pioniran taĉmenton "Karavella" ("Karavelo") kaj gvidis ĝin dum pli ol 30 jaroj. Faroj de la taĉmento estas navigo, ĵurnalistiko, skermado.
Unua libro de Krapivin "Rejs „Oriona“" ("Vojaĝo de „Oriono“") estis eldonita en 1962 en Sverdlovska eldonejo. En 1965 li iĝis ano de Sovetia Verkista Unio.
En 1982 laŭ novelo "Kolibelnaja dla brata" ("Lulkanto por la frato") oni faris samnoman filmon, kiu estis premiita kelkfoje en 1982-1984.
De 2007 Vladislav Krapivin loĝis en sia gepatra urbo Tjumeno. Li estis profesoro en la Tjumena Ŝtata Universitato kaj instruis pri literatura majstreco.
Ĝis nun aperis pli ol 200 eldonaĵojn de libroj de Krapivin en multaj lingvoj.
Li estas honora loĝanto de Jekaterinburgo.
En Esperanto aperis
- Ho, anseroj, ha-ha-ha.' Fragmentoj tradukitaj de Vladimir Izosimov. En La Ondo de Esperanto 1995, n-ro 21, kaj 1996, n-ro 31.