Vladislao la 2-a Jogajlido | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Bohemio kaj Hungario | |||||
Antaŭulo | vidu sube | ||||
Sekvanto | vidu sube | ||||
Persona informo | |||||
Władysław II Jagiellończyk | |||||
Naskonomo | pole Władysław Jagiellończyk, hungare II. Ulászló, germane Ladislaus, ĉeĥe Vladislav Jagellonský ("Vladislao la Jogajlido") | ||||
Naskiĝo | 1-an de marto 1456 en Krakovo | ||||
Morto | 13-an de marto 1516 (60-jaraĝa) en Buda | ||||
Tombo | Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Jogajlidoj vd | ||||
Patro | Kazimiro la 4-a vd | ||||
Patrino | Elizabeto de Habsburgo, reĝino de Pollando vd | ||||
Gefratoj | Sankta Kazimiro • Aleksandro • Johano la 1-a Alberto (Pollando) • Sigismondo la Maljuna • Edviga Jogajlido • Ana Jogajlido • Barbara Jogajlido • Sofia Jogajlido, margrafedzino de Brandenburg-Ansbach • Elizabeta Jogajlido (1472-1480) • Elizabeta Jogajlido • Elizabeta Jogajlido (1465-1466) • Frederick Jagiellon vd | ||||
Edz(in)o | Barbara of Brandenburg • Beatrico de Aragono • Anne of Foix-Candale vd | ||||
Infanoj | Anno de Bohemio kaj Hungario • Ludoviko la 1-a Jogajlido vd | ||||
Parencoj | Ferdinando la 1-a • Maria de Aŭstrio • Albreĥto la 2-a • Sigismondo de Luksemburgo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reganto vd | ||||
| |||||
| |||||
Reĝo de Bohemio | |||||
Dum | 1490-1516 | ||||
Antaŭulo | Matiaso la 1-a Korvino | ||||
Sekvanto | Ludoviko la 1-a | ||||
Reĝo de Hungario kaj Kroatio | |||||
Dum | 1490-1516 | ||||
Antaŭulo | Matiaso la 1-a | ||||
Sekvanto | Ludoviko la 2-a | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vladislao la 2-a Jagello, reĝo Vladislao la 2-a de Hungario kaj Bohemio, vivis inter la jaroj 1456 kaj 1516.
- Ne konfuzu lin kun lia preskaŭ samnoma avo, Ladislao la 2-a Jogajlo de Pollando kaj Litovio, aŭ kun lia similnoma onklo, Ladislao la 3-a de Varna, (ĉiuj Jogajlidoj), aŭ kun aliaj regantoj nomataj Ladislao, Vladislao, Vladislavo ktp.
- li naskiĝis la 1-an de marto de 1456.
- gepatroj: pola reĝo Kazimiro la 4-a Jogajlido kaj Elizabeto Habsburga.
- frato: interalie la posta katolika sanktulo Kazimiro
- reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa, hungara, kroata kaj dalmatia, margrafo moravia kaj lusatia, duko silezia, aŭstria, stiria, krajna, limburka, brabanta kaj luksemburgia.
- li parolis ĉeĥe, hungare, pollingve, latine, germane, france.
- 1456 – 1471 li estis edukata en la pola reĝa kortego en Krakovo.
- la 27-an de majo de 1471 li estis elektita ĉeĥa reĝo. Koncilio tiel respektis deziron de la mortinta reĝo Jiří, kiu agnoskis siajn sekvantojn – pola-latviajn Jagelonojn. Sed parto de nobelaro frunte kun Zdenko el Šternberk senĉese estis agnoskanta kiel reĝon Matiason Korvinon kaj same la papo diris sian opinion kontraŭ Vladislao, elektita de husanoj.
- la 9-an de junio de 1471 ĉeĥa mesaĝistaro alveturis Krakovon por sciigi reĝon Kazimiron pri la rezulto de la elektado.
- la 16-an de junio de 1471 Vladislao Jagello estis proklamita kiel reĝo.
- la 25-an de julio de 1471 li ekvojaĝis Bohemion akompanata de 10 000 ĉevaloj.
- la 19-an de aŭgusto de 1471 Vladislao alvojaĝis Pragon.
- la 22-an de aŭgusto de 1471 Vladislao Jagello estis kronita kiel la ĉeĥa reĝo Vladislao la 2-a. Tiel surtroniĝis prapranepo de Karolo la 4-a kaj ano de dinastio, kiu regis ekde la jaro 1385 en Pollando kaj Latvio. Vladislao tiel ja fariĝis la ĉeĥa reĝo, sed li regis nur al Bohemio. Moravion, Silezion kaj ambaŭ Lusatiojn pluekzistis sub Matiaso Korvino.
- 1471 – 1478 Vladislao vane provis priregi la reston de la ĉeĥa regno.
- 1475 estis en Prago komencita konstruado de Prašná brána (Pulva pordego) subgvide de la konstruinto Matěj Rejsek el Prostějov.
- 1476 en la plej malnova ĉeĥa libropresejo en Plzeň aperis la unua presita libro en Bohemio. Ne estas evidente, ĉu tio estis Statuto de ĉefepiskopo Ernesto por praga episkopujo aŭ Kroniko trojana.
- la 20-an de julio de 1476 Vladislao sendis siajn reprezetantojn-svatantojn, por ke ili svatu lian geedziĝon al Barboro Hohenzollerna-Hlohova. La reĝo bezonis necese atingi aliancon kun iu, kiu stariĝu anstataŭ li en la regno. Vladislao estis estro de Bohemio, kie li pluekzistis nur kun la plena fortostreĉo kontraŭ la hungara reĝo kaj la papo. Aliancanojn li trovis en branibora princo-elektisto Albreĥto el Hohenzollern, kromnomata Aĥilo. Lia filino Barboro estis jam vidvino, sed heredantino de hlohova princlando, kiu iĝus posedaĵo de Vladislao.
- la 12-an de septembro de 1476 okazis subskribo de geedziĝkontrakto.
- la 7-an de februaro de 1477 estis okazonta la geedziĝa festo, sed intertempe la hungara reĝo konkeris regionon ĉirkaŭ Hlohov kaj Barboro komencis estis obstaklo. Ambaŭ flankoj poste alterne prokrastis ŝian alveturon en Bohemion. Kaj nelonge post tio okazis traktado pri nova svatado plej baldaŭ kun la familio Gonzago kaj poste kun Mario Burgunda, heredantino de Luksemburgio kaj pluaj landoj. Vladislao havis ja en sia titolaro titolon de duko luksemburgia, sed la titolo estis pli ornamo ol realo.
- la 7-an de decembro de 1478 per Olomouca kontrakto estis agnoskita la ĝisnuna stato de disŝiro de la ĉeĥa regno inter Vladislao la 2-a kaj Matiaso Korvino kaj ambaŭ regantoj pludaŭris en titolo de la ĉeĥa reĝo. Tiu, kiu pli baldaŭ ne mortus, estis fariĝonta estro de la reĝlando de rivalo kun tio, ke se kiel la unua estus mortinta Matiaso, Bohemio estos devanta la ceterajn landojn elaĉeti per sumo de 400 000 da hungaraj ormoneroj.
- 1479 estis en Bohemio leĝigita ordono pri redono de fuĝintaj servutuloj al iliaj mastroj.
- la 24-an de septembro de 1483 en Prago eksplodis ribelo de kalikula majoritato de la urbo kontraŭ reakciaj urbodomanoj, kiuj estis ekzekutitaj.
- 1485 estis en koncilio en Kutná Hora interkonsentita paco por 31 jaroj inter katolika kaj kalikula nobelaroj.
- la 15-an de julio de 1490, post la morto de Matiaso la 1-a Korvino, Vladislao estis elektita kiel hungara reĝo. Sed la apudaj landoj estis definitive redonitaj nur kun alveno de Habsburgoj. La saman jaron li venkis soldatarojn de Johano Korvino, li repaciĝis kun li donacinte al li posedaĵojn en Kroatio.
- la 17-an de novembro de 1490 Maksmiliano Habsburga konkeris Beogradon kaj Vladislao estis devigita rezigni pri regado en aŭstriaj landoj.
- la 20-an de februaro de 1491 Johano Albreĥt pro interkonsento kun la frato rezignis pri pretendoj al la hungara trono.
- 1500 en Praga burgo estis finita la konstruado de vladislaa ĉambrego, kies konstruinto estis Benedikto Rejt.
- la 11-an de marto de 1500 ĉeĥa koncilio akceptis la t.n. „Vladislaan landan reĝimon“ – aron da juroj, per kiuj li provis leĝigi superregadon de sinjoraro super urboj. Pli malfrue ĝi gvidis al pluraj konfliktoj.
- la 3-an de aprilo de 1500 papo Aleksandro la 6-a plenumis peton de Vladislao kaj li nuligis lian edzecon kun Beatrico de Aragono.
- la 23-an de marto de 1502 estis subskribita geedziĝkontrakto kun Anno, nomata Candale, el Foix, kiu en majo de la sama jaro ekiris en Budenon, kie Vladislao la 2-a havis la sidejon.
- la 29-an de septembro de 1502 en Beogrado okazis kronado kaj geedziĝo de Anno kun Vladislao la 2-a.
- la 13-an de julio de 1503 naskiĝo de la filino Anno (edzo Ferdinando Habsburga).
- la 17-an de aŭgusto de 1503 forbrulis Prago kaj tuj post tio ekregis en Bohemio rekte arkta vintro.
- la 10-an de januaro de 1504 reĝo Vladislao estis trafita de apopleksio.
- la 1-an de julio de 1506 naskiĝo de heredonto de la trono, la princo Ludoviko.
- la 26-an de julio de 1506 la reĝino Anno mortis pro antaŭtempa nasko.
- la 10-an de februaro de 1509 la reĝo sukcesis liberiĝi post ok jaroj el potenco de la hungara nobelaro kaj li alveturis Bohemion eĉ kun la infanoj.
- 1514 en Hungario eksplodis kamparana ribelo (la plej granda en Hungarlando) gvidata de György Dózsa. La ribelo estis brutale subpremita kaj György Dózsa estis sidigita sur ardigitan feran tronon kaj sur lian kapon estis metita arda fera krono.
- la 20-an de julio de 1515 Vladislao la 2-a fermis kontrakton kun Maksmiliano Habsburga pri reciproka sekvanteco kaj gedziĝo de la infanoj.
- 1516 en Jáchymov estis komencita minado de arĝento.
- la 13-an de marto de 1516 la ĉeĥe-hungara reĝo Vladislao la 2-a mortis je podagro kaj li estis sepultita en Székesfehérvár. Per la morto de Vladislao la 2-a foriris el la ĉeĥa historio la reĝo, kiun ni prave povas envicigi inter la plej malfortajn. Dum lia regado la krizo en la interrilatoj de urboj kaj nobelaro senĉese profundiĝis kaj la reĝaj aŭtoritato kaj potenco estis pripensinde endanĝerigitaj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.