Vladimiro estas kvarversa strofo kun jena strukturo: la unua kaj la tria versoj konsistas el po ok silaboj (kvar trokeoj) kaj estas senrimaj; la dua kaj la kvara versoj konsistas el po ses silaboj (tri trokeoj) kaj rimiĝas inter si:

8—
6A
8—
6A

Normale unu poemo konsistas el multaj vladimiroj, kvankam nenio malhelpus verki ankaŭ unustrofajn poemetojn.

Analoge al aleksandroj, vladimiro ricevas sian nomon el la verko La bapto de caro Vladimir, de Karel Havlíček Borovský, en kies esperantigo fare de Tomáš Pumpr ĉi tiu poemformo estis uzata:

Ekaŭdinte Vladimiro
pri la fia vorto,
aĉe kraĉis, akre sakris,
kaj kun li la Korto.
(p. 19)

La tradukinto klarigas en librofina "Komentario" ke la metriko de la poemo imitas la ukrainajn popolkantojn nomatajn "kolomijkoj", kies regula skemo estas du kvartrokeoj alternantaj kun du tritrokeoj, kun kelkaj ritmaj neregulaĵoj ne sekvitaj en la esperantigo; ke rimiĝas plejparte nur la paraj versoj, neofte ankaŭ la malparaj; ke ŝatataj estas ankaŭ la internaj rimoj (ene de unu sama verso), pli oftaj en la traduko ol en la originalo; kaj ke la rimoj estas jen puraj, jen pli-malpli asonancaj.

Uzis vladimirojn ankaŭ pluraj aŭtoroj de originala esperantlingva literaturo. Ekzemple, Julio Baghy en sia poemo "Al unu el la poetofratoj", Kálmán Kalocsay en "Letero al La Vagabondo", aŭ Jorge Camacho en "Al nekonata malamiko".

La nomon al la strofo donis Camacho en "La Majstro kaj Martinelli" ("Cetere, li metrikis ĝin vladimire") kaj, jarojn poste, per sia poemo "Feliĉan LKK-naskalon!" (en "Celakantoj"):

Dum aliaj klinikanoj
verkos panegirojn,
mi, kun helpo de l' Parnasa,
versos vladimirojn.
(p. 66-68)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.