Vladimir Vojnoviĉ | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-an de septembro 1932 en Duŝanbeo, Taĝika Soveta Socialisma Respubliko, Sovetunio | ||||
Morto | 27-an de julio 2018 (85-jaraĝa) en Moskvo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Tombo | Trojekurov-tombejo vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio • Germanio • Rusio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • verkisto • sciencfikcia verkisto • pentristo • dramaturgo • kantotekstisto • disidento vd | ||||
Laborkampo | literaturo • opinia ĵurnalismo • poezio • kantoteksto • pentrado vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Moscow 2042 ❦ The Life and Extraordinary Adventures of Private Ivan Chonkin vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vladimir Nikolajeviĉ VOJNOVIĈ (ruse Владимир Николаевич Войнович; naskiĝinta la 26-an de septembro 1932 en Duŝanbo, mortinta la 27-an de julio 2018 en Moskvo[1]) estis grava rusa verkisto kaj satiristo.
Vivo
Vojnoviĉ estis i.a. paŝtisto, ĉarpentisto, flugmaŝinmekanikisto, fervojisto kaj radifonikonsilisto antaŭ ol ekverkisti en la 1956-a jaro. Unue li ankoraŭ skribis pompajn laŭdhimnojn en la honoro de herooj de socialismo.
Inter 1963 kaj 1970 li inverse verkis la pikareskan romanon La aventuroj konsiderindaj de la soldato Ivan Ĉonkin, satira satisfakciaĵo kontraŭ la absurda politika sistemo sovetunia. Per tiu ete malinteligenta ĉefrolo, kiu ankoraŭ aperis en la romano Tronpretendanto Ivan Ĉonkin, Vojnoviĉ sukcesis krei tipon similan al Jozefo Ŝvejk de la ĉeĥa verkisto Jaroslav Hašek. La kondiĉojn dum la diktaturo stalina Ĉonkin absurdigas per striktega obeo kaj senkritika sekvo.
La unua furorromano ĉonkina famigis Vojnoviĉ en la malsocialismaj landoj. La publikigo kiel ankaŭ la apogo fare de la homrajta movado sovetia igis ke Vojnoviĉ forpelitis en 1974 el la sovetia verkista ligo kaj en 1980 el la patrujo. La sekvintajn jarojn li vivis en Munkeno.
Rehabilitiĝo oficiala fariĝis en 1990 kaj al la verkisto sekve aljuĝitis diversaj premioj, laste ekz. la Rusia ŝtata premio pro la romano La lasta amo de Aglaja Revkina. Ekde la rehabilitiĝo li alterne vivis en Munkeno kaj Moskvo.[2] Liaj verkoj tradukitis en pli ol 30 lingvoj. En 2016 li ricevis la Lev-Kopelev-premion.
Verkoj
Rakontoj
- 1961 – Tie ĉi ni vivas (Мы здесь живем)
- 1967 – Du amikoj (Два товарища)
- 1976 – Vivo kaj aventuroj de la soldato Ivan Ĉonkin (Жизнь и необычайные приключения солдата Ивана Чонкина)
- 1979 – Tronpretendanto Ĉonkin (Претендент на престол)
- 1986 – Moskvo 2042 (Москва 2042)
- 1988 – La kufo (Шапка)
- 2000 – La lasta amo de Aglaja Revkina (Монументальная пропаганда)
Dramoj
- 1983 – Fikcia geedziĝo (Фиктивный брак)
- 1985 – La juĝejo (Трибунал)
Noveloj kaj rakontoj
- 1975 – Akcidento ĉe Metropol (Происшествие в «Метрополе»)
- 1976 – Ivankado aŭ la enkonduko de la verkisto Vojnoviĉ en novan loĝejon (Иванькиада, или Рассказ о вселении писателя Войновича в новую квартиру)
Referencoj
- ↑ "Died writer Vladimir Voinovich". Arkivita el la originalo je 2018-07-28. Alirita 2020-03-19.
- ↑ "Russischer Autor behauptet: Ergebnis der Duma-Wahl in Russland steht längst fest", Focus/19.6.2016