Vladimir Szabó | |
---|---|
Vladimir Szabó | |
Persona informo | |
Naskonomo | Szabó Vladimir |
Naskiĝo | 5-an de decembro 1905 en Balassagyarmat |
Morto | 31-an de decembro 1991 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikisto • grafikartisto |
Vladimir Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Vladimir estis hungara grafikisto, pentristo, ilustristo.
Vladimir Szabó [1] naskiĝis la 5-an de decembro 1905 en Balassagyarmat, li mortis la 31-an de decembro 1991 en Budapeŝto.
Biografio
Vladimir Szabó eklernis en 1924 en Reĝa Belarta Altlernejo de Budapeŝto. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Csók, Gyula Rudnay kaj János Vaszary (pentristo). Post 2 jaroj li interrompis la lernadon kaj li studis en medicina fakultato de Reĝa Scienca Universitato Péter Pázmány. Inter 1930–1934 li havis stipendion en Romo, poste li hejmenvenis kaj plulernis en la altlernejo. En 1937 li ricevis diplomon, lia majstro estis Ágost Benkhard. Li debutis en ekspozicio en 1949. Inter 1959-1961 li vivis en Francio. Li ricevis premiojn inter 1933-1980.
El solaj ekspozicioj
El kolektivaj ekspozicioj
- Arthalo Budapeŝto (1950, 1977)
- Salgótarján (1952)
- Miskolc (1961)
- Hungara Nacia Galerio (1968, 1976)
- Debrecen (1986)
Elektitaj pentraĵoj
- Tengerparti város
- Tehénitatás (1935)
- Moliére a tanyán (1949)
- Régiséggyűjtő (1971)
- Festő és modellek (1971)
Elektitaj grafikaĵoj
- A húsiparos rémálma (akvaforto)
- Komédiások (akvaforto)
- Álarcosok (akvaforto)
- Emlékezés tava (krajondesegnaĵo, 1966)
- Ócska cipők csendélete (krajondesegnaĵo, 1966)
Elektitaj libroilustraĵoj
- libroj de Gyula Krúdy, Lajos Nagy (verkisto), Józsi Jenő Tersánszky