Vladimir Nemiroviĉ-Danĉenko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 11-an de decembro 1858 en Ozurgeti | ||||
Morto | 25-an de aprilo 1943 (84-jaraĝa) en Moskvo | ||||
Tombo | Novodeviĉje tombejo vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Sovetunio vd | ||||
Alma mater | Moskva Ŝtata Universitato vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Q109746950 vd | ||||
Gefratoj | Vasily Nemirovich-Danchenko • Varvara Nemirovich-Danchenko vd | ||||
Edz(in)o | Q116752649 vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo • reĝisoro • theatre critic • scenaristo • opera director • instruisto de teatro • aktoro • dramaturgo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vladimir Ivanoviĉ NEMIROVIĈ-DANĈENKO (ruse Владимир Иванович Немирович-Данченко; naskiĝis la 11-an[jul.]/ 23-an de decembro 1858[greg.], mortis la 25-an de aprilo 1943 en Moskvo) estis rusa teatra reĝisoro, verkisto, pedagogo, dramaturgo, produktoro kaj teatra organizanto, kiu fondis la Moskvan Artan Teatron kun sia kolego, Konstantin Stanislavski, en 1898.
Biografio
Vladimir Ivanoviĉ Nemiroviĉ-Danĉenko naskiĝis en miksa ukrain-armena familio en Ozurgeti (Kartvelio) ĉe Poti. Lia patro estis oficiro de la Rusia Armeo, kaj lia patrino, Aleksandra Jagubjan (1829–1914), estis armena. Li estis edukita ĉe la Alta Lernejo de Tbiliso kaj poste ĉe la Moskva Ŝtata Universitato (fizka-matematika kaj jura departementoj 1876–1879). En 1879 li lasis la Universitato por la teatro, starte kiel teatra kritikisto, kaj en 1881 oni publikigis sian unuan teatraĵon "Hundo-rozo", kiu estis surscenejigita post unu jaro fare de la Malij-Teatro.
Li estis instruisto de Moskvin, Olga Knipper kaj Meyerhold.[1] En 1919 li establis la Muzikan Teatron de la Moskva Arta Teatro, kiu estis reformita en la Muzika Teatro Nemiroviĉ-Danĉenko en 1926.[1] En 1943 Nemiroviĉ-Danĉenko establis la Lernejon de la Moskva Arta Teatro, kiu estas ankoraŭ funkcianta.
Heredo
Nemiroviĉ-Danĉenko mafermis en teatro veran sencon de la verkoj de Ĉeĥov kaj Gorki, kaj de la prozo de Dostojevski kaj Tolstoi. Oni diris ke "Se Stanislavski estis la animo de la Arta Teatro, tiam Nemiroviĉ estis ties koro".
Nemiroviĉ-Danĉenko kreis stilon por "aktoradi" kaj "reĝisori" en la Moskva Arta Teatro, por "aktorensembloj" kaj "atmosfero". Pro tio la Moskva Arta Teatro estis amplekse konsiderata la plej bonkvalita teatro de la mondo tiame. Sed Nemirovich ne verkis pri sia "sistemo" aktoradi kaj nun oni konas nur la "sistemon de Stanislavski" (aŭ "Stanislavska metodo"). Li estis unu el la unua ricevantoj de la titolo Popola artisto de Sovetunio en 1936. Poste, li ricevis la premion Sovetŝtata Premio (1942, 1943), la Ordenon de Lenin, kaj la Ordenon de la Ruĝa Bendo de Laboro]].
Produktaĵoj
- La Fratoj Karamazov (1910)
- Resurekto (1930)
- Anna Karenina (1937)
- Tri fratinoj (1940)
Referencoj
- 1 2 (2004) In Hollywood with Nemirovich-Danchenko, 1926–1927: the memoirs of Sergei Bertensson. Scarecrow Press, p. 16–. ISBN 978-0-8108-4988-4.